dcsimg

Kariamo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Kresta kariamo aŭ simple Kariamo (Cariama cristata) estas birdo de la familio Kariamedoj kaj de la ordo de la gruoformaj. La Kariamo estas mezgranda sudamerika surgrundema birdo kiu preferas iri pli bone ol flugi kaj ĝi flugas nur kiam estas bezono. La kariamo vivas en kampoj aŭ en maldensaj arbaroj kaj manĝas fruktojn, insektojn, lacertojn kaj eĉ serpentojn. Ĝia kanto estas nekonfuzebla kaj estas aŭdebla el longaj distancoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO