dcsimg
Image of Ostrich fern
Creatures » » Plants » » Polypodiopsida » » Onocleaceae »

Ostrich Fern

Matteuccia struthiopteris (L.) Tod.

Struta filiko ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La struta filiko (Matteuccia struthiopteris) estas plurjara filiko kun forta rizomo kreskanta ofte en kolonio. Ĝi estas protektata specio.

La verdaj, nefruktaj folioj (larĝaj 10-30 cm) formas funelforman bukedon (ĝis 80-130-150 cm). En mezo de la bukedo troviĝas la pli mallongaj, bruniĝantaj sporofiloj (fruktaj folioj), similaj al strutaj vostoplumoj.

La nefruktaj folioj estas duoble flugilaj, dum la sporofilaj folioj unufoje flugilaj.

Tiu holarktisa specio vegetas en montaraj regionoj de la modera klimata zono, apud rojoj, en malsekaj areoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO