La longtiga ulmo (Ulmus laevis) estas granda falfolia arbo indiĝena en Eŭropo, ekde Francujo [1] nordoriente ĝis suda Suomujo, oriente tiel fore kiel Uralo, kaj sudoriente ĝis Bulgarujo kaj Krimeo; estas ankaŭ disa populacio en Kaŭkazo. Plie, eta nombro da arboj trovitaj en Hispanujo nuntempe estas konsiderita kiel relikvan populacion pli ol perhoman enmeton, kaj eble la originon de la eŭropa populacio[2].
Esence endemia en aluvia arbaro, oni malofte trovas ĝin je altitudo super 400 m [3]. Plej kutime trovita laŭlonge de riveroj kiaj Volgo kaj Danubo, ĝi estas unu el la tre maloftaj ulmoj kiuj toleras daŭre inundajn grundojn. Tiu palearktisa specio estas alogama kaj plej malfore parenca al amerika ulmo (Ulmus americana).
La longtiga ulmo (Ulmus laevis) estas granda falfolia arbo indiĝena en Eŭropo, ekde Francujo nordoriente ĝis suda Suomujo, oriente tiel fore kiel Uralo, kaj sudoriente ĝis Bulgarujo kaj Krimeo; estas ankaŭ disa populacio en Kaŭkazo. Plie, eta nombro da arboj trovitaj en Hispanujo nuntempe estas konsiderita kiel relikvan populacion pli ol perhoman enmeton, kaj eble la originon de la eŭropa populacio.
Esence endemia en aluvia arbaro, oni malofte trovas ĝin je altitudo super 400 m . Plej kutime trovita laŭlonge de riveroj kiaj Volgo kaj Danubo, ĝi estas unu el la tre maloftaj ulmoj kiuj toleras daŭre inundajn grundojn. Tiu palearktisa specio estas alogama kaj plej malfore parenca al amerika ulmo (Ulmus americana).