dcsimg

Vespedoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
 src=
Germana vespo: Vespedoj estas unu el la taksonaj grupoj de Aculeata.

Vespedoj, Vespidae, estas granda (preskaŭ 5000 specioj), diversa, kosmopolita familio de vespoj de la subordo Apokrito, kiel preskaŭ ĉiuj el la konataj bonsociemaj vespoj (kiel ĉe Polistes fuscatus, Vespa orientalis kaj Vespula germanica) kaj multaj solemaj vespoj.[1] Ĉiu sociema vespokolonio enhavas po unu reĝinon kaj nombrajn laboristinojn kun variaj gradoj de fekundeco relative al la reĝino. En moderklimataj sociemaj specioj, kolonioj kutime daŭras po unu jaron, kaj mortas je la eko de la vintro. Novaj reĝinoj kaj maskloj estas produktitaj je la fino de la somero, kaj post pariĝado, la reĝinoj vintrumas en fendoj aŭ aliaj ŝirmitaj lokoj. La nestoj de plej specioj estas konstruitaj el koto, sed polistenoj kaj vespenoj uzas plantofibrojn, maĉas por formi ian paperon. Multaj specioj estas polenvektoroj kiuj kontribuas al la polenigo de kelkaj plantoj, kaj estas eblaj aŭ eĉ efektivaj polenigantoj,[2] dum aliaj estas rimarkindaj predantoj de plaginsektaj specioj.

Notoj

  1. Pickett, Kurt M.; Wenzel, John W. (2004). "Phylogenetic Analysis of the New World Polistes (Hymenoptera: Vespidae: Polistinae) Using Morphology and Molecules". Journal of the Kansas Entomological Society. 77 (4): 742–760. doi:10.2317/E-18.1.
  2. Sühs, R.B.; Somavilla, A.; Putzke, J.; Köhler, A. (2009). "Pollen vector wasps (Hymenoptera, Vespidae) of Schinus terebinthifolius Raddi (Anacardiaceae), Santa Cruz do Sul, RS, Brazil". Brazilian Journal of Biosciences. 7 (2): 138–143.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Vespedoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
 src= Germana vespo: Vespedoj estas unu el la taksonaj grupoj de Aculeata.

Vespedoj, Vespidae, estas granda (preskaŭ 5000 specioj), diversa, kosmopolita familio de vespoj de la subordo Apokrito, kiel preskaŭ ĉiuj el la konataj bonsociemaj vespoj (kiel ĉe Polistes fuscatus, Vespa orientalis kaj Vespula germanica) kaj multaj solemaj vespoj. Ĉiu sociema vespokolonio enhavas po unu reĝinon kaj nombrajn laboristinojn kun variaj gradoj de fekundeco relative al la reĝino. En moderklimataj sociemaj specioj, kolonioj kutime daŭras po unu jaron, kaj mortas je la eko de la vintro. Novaj reĝinoj kaj maskloj estas produktitaj je la fino de la somero, kaj post pariĝado, la reĝinoj vintrumas en fendoj aŭ aliaj ŝirmitaj lokoj. La nestoj de plej specioj estas konstruitaj el koto, sed polistenoj kaj vespenoj uzas plantofibrojn, maĉas por formi ian paperon. Multaj specioj estas polenvektoroj kiuj kontribuas al la polenigo de kelkaj plantoj, kaj estas eblaj aŭ eĉ efektivaj polenigantoj, dum aliaj estas rimarkindaj predantoj de plaginsektaj specioj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO