La Salmonedoj estas familio de aktinopterigoj, la sola familio de la ordo Salmonoformaj. En ĝi estas inter aliaj la bone konataj salmoj kaj trutoj - la atlantikaj salmoj donas al la familio, ordo kaj genro siajn nomojn - la timalo, la koregono, kaj la onkorinko.
La salmonedoj vivas kutime en riveroj aŭ lagoj; nur malmultaj specoj kapablas vivi en la maro, sed bezonas reveni en riverojn por formeti ovojn.
La salmonedoj nature vivas nur en la norda duonglobo, kvankam la homoj alportis ilin ankaŭ suden, en taŭgajn lokojn (ekzemple Ĉilio, Nov-Zelando).
Ĉar la salmonedoj bezonas akvon riĉan je oksigeno, do malvarman, multaj specoj vivas nur en la nordaj landoj, eĉ en Gronlando. En la sudaj landoj, ili ofte vivas nur en la montoj; ili ne ĉeestas en Barato, en Arabio, en Afriko, en Indonezio ktp.
Kune kun la proksime parencaj Ezokoformaj (la ezokoj kaj parencaj fiŝoj), la salmonoformaj konsistigas la superfamilion Protacanthopterygii.