dcsimg

Monta blubirdo ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Monta blubirdo (Sialia currucoides) estas mezgranda birdo de la familio de Turdedoj, longa 15-20 cm. Ili havas helajn subventrojn kaj nigrajn okulojn. Maskloj havas fajnajn bekojn. Ili estas brilbluaj kaj iom pli helaj sube. Inoj havas pli senkolorajn flugilojn kaj voston, grizecajn brustojn, grizajn kronojn, gorĝojn kaj dorson.

Distribuado kaj habitato

 src=
verde la tutan jaron, flave nur somere, blue nur vintre

La Monta blubirdo estas migranta. Ties teritorio varias el Meksiko vintre ĝis tiom norden kiom ĝis Alasko, en okcidentaj Usono kaj Kanado. Nordaj birdoj migras al la sudaj partoj de la teritorio; sudaj birdoj estas plej ofte konstante loĝantaj birdoj. Kelkaj birdoj povas moviĝi al pli malaltaj altitudoj vintre.

Manĝo

Tiuj birdoj gvatas supergrunde kaj ekflugas suben por kapti insektojn, ankaŭ dumfluge. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj berojn. Ili povas manĝi are vintre, ĉefe kiam ili manĝas akridojn.

Reproduktado

Ties reprodukta habitato estas malferma kamparo en okcidenta Nordameriko, inklude ĉefe montajn areojn, tiom norde kiom ĝis Alasko. Ili nestumas en ekzistintaj kavaĵoj aŭ en nestoskatoloj. En malproksimaj areoj, tiuj birdoj suferas malpli da konkurenco pro naturaj nestolokoj ol aliaj blubirdoj. Inoj kutime konstruas nestojn solaj.

Ĝi estas la ŝtata birdo de Idaho kaj Nevado.

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO

Monta blubirdo: Brief Summary ( إسبرانتو )