Birdeta poligono ( Polygonum aviculare ) estas palearktisa planto parenca al fagopiro kaj rumekso. Ĝi estas unujara planto kiu troviĝas en kampoj kaj novaloj, kun blankaj floroj ekde junio ĝis oktobro. Kvankam de eŭropa origino, birdeta poligono nuntempe vegetas en multaj mezvarmaj regionoj de la mondo.
La scienca specionomo aviculare signifas : "de la birdetoj" [1]. Efektive, multaj specioj de birdoj ŝatas manĝi la etajn semojn de la planto.
La botanikisto Nicholas Culpeper ( 1616-1654 ) rekomendis birdetan poligonum por kuraci la kraĉadon de sango. Modernaj herbistoj uzas ĝin por kuraci disenterion, troan menstruan fluon, pulmomalordojn, bronkiton kaj ikteron, galŝtonojn kaj renŝtonetojn. Ne ĉiuj el tiuj uzadoj estas apogitaj de sciencaj pruvoj.
La planto estas adstringanto, koagulanto, diureziganto kaj ekspektoriganto .
En Vjetnamujo, kie ĝi estas nomita rau đắng, kutimas kuiri kun ĝi supon kaj fonduon, speciale en la suda parto de la lando.
Birdeta poligono ( Polygonum aviculare ) estas palearktisa planto parenca al fagopiro kaj rumekso. Ĝi estas unujara planto kiu troviĝas en kampoj kaj novaloj, kun blankaj floroj ekde junio ĝis oktobro. Kvankam de eŭropa origino, birdeta poligono nuntempe vegetas en multaj mezvarmaj regionoj de la mondo.
La scienca specionomo aviculare signifas : "de la birdetoj" . Efektive, multaj specioj de birdoj ŝatas manĝi la etajn semojn de la planto.