dcsimg

Magnolia parulio ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

La Magnolia parulio, Dendroica magnolia , estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj granda genro Dendroica.

Disvastiĝo

Ili reproduktigas en multo de Kanado same kiel ĉe Nov-Anglio kaj ĉe la regiono de la Grandaj Lagoj de Usono

Ĝi estas migranta specio, kiu vintras en Centrameriko el centra Meksikio suden al centra Panamo kaj orienten al Puerto-Riko. Tiu nearktisa specio estas tre rara vaganto en okcidentan Eŭropon.

Aspekto

Somera masklo de Magnolia parulio estas nekonfuzebla laŭ aspekto (13 cm longa). Li havas nigrajn dorson kaj vizaĝon kun blankaj superokula strio kaj subokula makuleto (kvazaŭ suba parto de okulringo) kaj grizan kronon. La subaj partoj kaj rimarkinde pugo estas flavaj, kaj la brustozono estas nigra. La flankoj havas forte markatajn kaj larĝajn nigrajn striojn (ĉefe du longaj strioj) el la brustozono laŭ la tuta flanko al la ventra flankoj kie foje svagiĝas kaj krome estas blanka flugilmakulo ŝultre. La gorĝareo estas tute flava. La nigra brustozono kaj la blanka vostozono distingas tiun specion de aliaj samgenraj kiuj havas simile flankan striecon.

Aliaj plumaroj estas esence grizaj supre kaj flavaj sube, kun striecaj flankoj ĉu malpliiĝaj ĉu neestaj, sed estas ĉiam du blankaj flugilstrioj. Junaj birdoj povus havi brunan dorson.

Kutimaro

La reprodukta biotopo estas arbaro de konifero ĉefe abioj. La Magnoliaj parulioj nestumas en juna konifero. Ankaŭ ĉe klarejoj, ĉe arbaraj ŝoseoj, paŝtejoj, bordoj de marĉoj kun malgrandaj arboj. Dum migrado, malaltaj branĉoj ĉe la centro de arboj kaj arbetoj.

Por ceremonia pariĝado masklo persekutas la inon, ofte paŭzas kaj sintenas. La ino demetas 3-5 blankecajn al kremokolorajn ovojn punktecajn en malforta sed bone kaŝita tasforma nesto konstruita el herbotigoj, fajnaj branĉetoj, kovrita el fajna materialo, kiel ekzemple radiketoj. Ambaŭ gepatroj kunlaboras por nestokonstruado kaj idomanĝigado, sed nur la ino faras la kovadon, kiu daŭras 11-13 tagojn. La idoj estas malfrumaturaj kaj elnestiĝo okazas post 8-10 tagoj. Malofte tiu specio estas parazitata de molotro.

Tiuj birdoj manĝas aktive insektojn kaj araneojn, ofte trovitajn dum manĝado malalte en arbusto (sed maskloj pli alte ol inoj), kutime malfermante voston. Tiuj birdoj ŝvebas dum predado. Ili foje manĝas berojn dum ŝtorma vetero, kiam ilia preferata manĝo estas malabunda.

La kanto estas ŭiti ŭiti ŭii. La alvoko estas milda ŝip. Estas tipa alarmalvoko de la ino el nesto dum ĝenado.

La unua birdo vidata de Wilson hazarde estis sur arbo magnolio kiu donis al tiu birdospecio ĝian komunan nomon.

Referencoj

New World Warblers de Curson, Quinn kaj Beadle, ISBN 0-7136-3932-6

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Magnolia parulio: Brief Summary ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

La Magnolia parulio, Dendroica magnolia , estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj granda genro Dendroica.

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO