Amelanchier-specioj estas somerverdaj arbustoj aŭ malgrandaj arboj. La planto havas alterne starantajn foliojn. La folirandoj estas kompletrandaj aŭ segilformaj. La planto havas stipulojn.
La floraroj kun multaj floroj konsistas el grapoloj. La hiantoj estas sonorilformaj. La duseksaj radisimetriaj floroj estas kvinnombraj. La kvin liberaj petaloj estas blankaj. Por ĉiu floro ekzistas po 20 stipuloj.
La bluecaj malgrandaj fruktoj havas 4 ĝis 10 kamerojn kun po unu semo.
Folioj kaj semoj havas etajn kvantojn da cianogenaj glikozidoj, kiu faras hidrogenan cianidon. Post grandaj kvantoj da fruktoj aŭ dismaĉitaj semoj povas aperi stomakaj kaj intestaj perturboj. Dismaĉinte nur kelkajn semojn ne okazas tiun fenomenon. Oni devas konsumi multajn semojn por ricevi perturbojn.
Amelankieroj estas preskaŭ ĉiam kultivata kiel ornamarbustoj. En Mezeŭropo oni plantas jenajn speciojn: Amelanchier arborea, Amelanchier lamarckii, Amelanchier laevis , Amelanchier ovalis, Amelanchier alnifolia kaj Amelanchier spicata.
El la aromaj kaj sukoplenaj fruktoj eblas fari dolĉan marmeladon, kiu gustas je marzipano. En Kanado estas kultivata alnofolia amelankiero aŭ Amelanchier alnifoli en la profesia fruktkultivado.
Jenaj enhavosubstancoj enestas la fruktojn de amelankiero:
La genra nomo Amelanchier (amelankiero) venis de la okcitana nomo „amélanche“ por la fruktoj de la tie hemiĝanta Amelanchier ovalis. La vorto „amelanche“ estas kelta-gaŭla vorto kun la signifo „pometo“. La genron enkondukis en 1789 Friedrich Casimir Medicus.
La genro Amelanchier konsistas el ĉ. 25 specioj. Preskaŭ ĉiu specio disvastiĝas en Nordameriko.
Amelanchier-specioj estas somerverdaj arbustoj aŭ malgrandaj arboj. La planto havas alterne starantajn foliojn. La folirandoj estas kompletrandaj aŭ segilformaj. La planto havas stipulojn.
La floraroj kun multaj floroj konsistas el grapoloj. La hiantoj estas sonorilformaj. La duseksaj radisimetriaj floroj estas kvinnombraj. La kvin liberaj petaloj estas blankaj. Por ĉiu floro ekzistas po 20 stipuloj.
La bluecaj malgrandaj fruktoj havas 4 ĝis 10 kamerojn kun po unu semo.
EnhavosubstancojFolioj kaj semoj havas etajn kvantojn da cianogenaj glikozidoj, kiu faras hidrogenan cianidon. Post grandaj kvantoj da fruktoj aŭ dismaĉitaj semoj povas aperi stomakaj kaj intestaj perturboj. Dismaĉinte nur kelkajn semojn ne okazas tiun fenomenon. Oni devas konsumi multajn semojn por ricevi perturbojn.