dcsimg
Tricholoma matsutake (S. Ito & S. Imai) Singer 1943 resmi
Life » » Fungi » » Bazitli Mantarlar » » Tricholomataceae »

Tricholoma matsutake (S. Ito & S. Imai) Singer 1943

Macutako ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

Macutako[1] (japane: 松茸, matsutake. Matsu = pino, take = fungo; scienconome Tricholoma matsutake) estas fungo, kiu kreskas en multaj partoj de la mondo, ekzemple Ĉinio, Kanado, Finnlando kaj Usono. La fungo famiĝas danke al la japana kuirarto. Ĝi estas altvalora fungo en ĉina kuirarto kaj japana kuirarto.[2][3] Macutakoj estas raraj kaj malfacile troveblaj, tial ili havas altan merkatan prezon. La jara rikolto en Japanio estas aktuale malpli ol 1000 tunoj. Macutakoj estas importataj el Ĉinio, Koreio kaj Usono (Oregono). La plej alta merkata prezo de la japanaj macutakoj povas atingi - depende de kvalito, sezono kaj origino - foje ĝis 2.000 USD per kilogramo. En komparo, la averaĝa valoro por importitaj macutakoj estas ĉirkaŭ 90 USD per kg.[4]

De multaj japanoj la aromo de macutako estas estimata. La forta aromo estas ĝuigata per "dobin-mushi" (macutaka supo en porcelana kruĉo) kaj "matsutake gohan" (rizo spicita kaj kuirita kun macutako). Tamen, por ne-japanoj la ordo ne ĉiam estas plej bona. Oni povas nomi en okcidento tion "odoro de ŝtrumpetoj militistoj". La sinonimo de la scienconomo estas Tricholoma nauseosum ("Trikolomo naŭza").

La japana slango de "macutako" (matsutake) signifas penison, sed la kialo ne estus pro ĝia ordo sed la formo.

Referencoj

  1. PIV
  2. Ashkenazi, Michael; Jeanne Jacob. (2003) Food culture in Japan. Greenwood Publishing Group, p. 49. ISBN 0-313-32438-7.
  3. Play That Fungi Music
  4. Matsutani, Minoru, "Japan's long love affair with 'matsutake'", Japan Times, 9 November 2010, p. 3.
lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Macutako: Brief Summary ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

Macutako (japane: 松茸, matsutake. Matsu = pino, take = fungo; scienconome Tricholoma matsutake) estas fungo, kiu kreskas en multaj partoj de la mondo, ekzemple Ĉinio, Kanado, Finnlando kaj Usono. La fungo famiĝas danke al la japana kuirarto. Ĝi estas altvalora fungo en ĉina kuirarto kaj japana kuirarto. Macutakoj estas raraj kaj malfacile troveblaj, tial ili havas altan merkatan prezon. La jara rikolto en Japanio estas aktuale malpli ol 1000 tunoj. Macutakoj estas importataj el Ĉinio, Koreio kaj Usono (Oregono). La plej alta merkata prezo de la japanaj macutakoj povas atingi - depende de kvalito, sezono kaj origino - foje ĝis 2.000 USD per kilogramo. En komparo, la averaĝa valoro por importitaj macutakoj estas ĉirkaŭ 90 USD per kg.