Hipofeo (Hippophae) estas genra nomo kies specio dorna flava hipofeo (Hippophae rhamnoides) apartenas al la familio Eleagnacojj (Elaeagnaceae).
Specioj de la genro : Hippophae rhamnoides
Hippophae salicifolia
Hippophae tibetana
Ili estas dornaj, falfoliaj arbustoj aŭ malofte malgrandaj arboj ĝis 11m. Ili vivas dise en Eŭrazio sur marbordoj, rivervaloj, sabloj, rokoj. Oni plantas ilin ankaŭ kiel ornamplanto.
Ili forte radikiĝas en la grundon, ne havante specifan postulon je grundo. Ili bone rezistas al vintro. La kunvivantaj radikfungoj povas transdoni nitrogenon al la planto.
La folioj longas 1-6 cm, skvamaj arĝente aŭ rustbrune, poste iĝas senskvamaj. La ŝosoj estas same arĝentkoloraj, ofte finiĝas je dorno.
La floroj estas etaj, verdetaj, ruĝbrune skvamaj, unuseksaj. La produktaj floroj staras en spikoj, dum la aliarbedaj stamenaj floroj en mallongaj grapoloj. La fruktoj estas ruĝaj, oranĝflavaj, karnaj, longaj 6-8 mm, acidetaj, unugrajnaj ŝajnberoj.
La frukta enteno je C-vitamino estas dekobla kompare al tiu de la citrono (150-300 miligramoj en 100g.). Oni povas fari el la frukto marmeladon, sukon. ĉar en la frukto mankas askorbinazo, la vitamino ne malkombiniĝas dum kuirado.
Ili estas kuracplantoj, kiuj donas pulpon kaj oleo en la semo.