dcsimg
Helvacı Kabağı resmi
Life » » Archaeplastida » » Angiosperms » » Kabakgiller »

Helvacı Kabağı

Cucurbita maxima Duchesne

Gigantkukurbo ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

Gigantkukurbo aŭ laŭ NPIV potirono (Cucurbita maxima) estas kultivata plantspecio el la familio de la kukurbacoj (Cucurbitaceae). Ĝi liveras la plej grandajn fruktojn de la planta regno.

Priskribo

 src=
maskla floro.
 src=
dek tagojn aĝaj kukurboj.
 src=
ĝermplantoj kun la du kotiledonoj.

La Gigantkukurbo povas esti distingita de la aliaj kukurboj per jenaj karakterizaĵoj: la fruktotigo estas mola, ronda, ofte korkeca kaj larĝiĝas ĉe la bazo. La tigo estas mola kaj ronda. La folioj estas lobaj kaj molaj. La semoj estas blankaj ĝis brunaj, ofte dikaj. La surfaco de la semoj ofte estas sulka. La hilumo estas oblikva.[1]

Vegetativaj karakterizaĵoj

La Gigant-kukurbo estas unujara, herba planto kun longaj grimpantaj tigoj. Kelkaj kultivataj formoj kreskas arbustece. La planto formas grimpotigojn. La tigo estas ronda kaj mola. La alterne starantaj folioj havas pedunklon. La foliplato estas preskaŭ ronda kaj apenaŭ loba.

Generativaj karakterizaĵoj

La unuseksaj floroj estas radiosimetriaj. La petaloj estas turnitaj al ekstero.

La pedunklo estas mallonga, spongeca kaj preskaŭ cilindroforma. La fruktoj estas kirasberoj kaj tre malsamaj. Ili povas pezi plurajn centojn da kilogramoj. La koloro varias inter oranĝkolora, verda aŭ griza, la surfaco estas glata aŭ sulka. La semoj estas ofte grandaj, dikaj, blankaj aŭ brunaj.

La kromozomnombro estas 2n = 40.[2]

Disvastigo

La natura formo hejmiĝas en Argentino kaj Urugvajo. En antaŭkolumba tempo ĝi estis disvastigata en tuta Sudameriko. Hodiaŭ ĝi estas kultivata tutmonde. La gigankukurbo toleras pli da malvarmo ol la aliaj kukurbo-specioj, sed ne toleras longajn frostajn periodojn. Ĝi tial estas kultivata en plej altaj latitudoj kaj en plej altaj regionoj ol la mosko- kaj ĝarden-kukurbo.

Sistematiko

 src=
kultivaro ‘Atlantic Giant’

La sovaĝa formo estas laŭ (NAUD.) FILOV en subspecio Cucurbita maxima subsp. andreana. La sovaĝa formo havs amarajn fruktojn.

La kultivataj formoj estas kunigitaj en jenaj kultivargrupoj:

  • ‘Banana’: longaj fruktoj kun mola ŝelo kaj brunaj semoj
  • ‘Delicious’: turbanecaj fruktioj, kun malgrandaj ripoj, kun malmola ŝelo kaj blanka semoj
  • ‘Hubbard’: ovala rukto, kuba kolo ĉe ambaŭ finoj, tre malmola ŝelo kaj blankaj semoj
  • ‘Marrow’: ovale ĝis piforma frukto, pinta fino, blankaj semoj
  • ‘Show’: grandaj, oranĝkoloraj fruktoj kun mola ŝelo kaj blankaj semoj

Unuopaj kultivaroj:

  • ‘Buttercup’ estas ofte kultivata stokebla kukurbo (vintra kukurbo). La fruktoj estas malhelverdaj. Ĝi apartenas al la turbana grupo.
  • Hokaido-kukurbo oranĝkolora, malgrandaj fuktoj, stokebla, do ankaŭ vintra kukurbo, nuksa aromo. Kuirite, la maldika ŝelo fariĝas mola kaj povas esti kunmanĝata.
  • ‘Turk's Turban’ tre multkoloraj fruktoj, ornamaj fruktoj aŭ vintra kukurbo.
  • ‘Hubbard’ liveras grandajn, ovalajn fruktojn, kiuj povas esti stokataj longe. Ekzistas oranĝkoloraj, verdaj kaj grizaj formoj. Tiu kultivaro venis 1856 el Sudameriko al Novanglio.
  • Por la vetkultivado plej ofte estas uzata la kultivaroj ‘Big Max’ kaj ‘Prizewinner’.

Ambaŭ liveras grandajn, oranĝajn fruktojn ĝis 100 kg. ‘Prizewinner’ havas speciale belan koloron.

  • La plej grandajn fruktojn liveras la kultivaro ‘Atlantic Giant’.

Uzado

La „fruktkarno“ estas uzata por fari kukon aŭ por fari konservaĵon. El ĝi eblas fari supon. Ofte la frukto estas uzata por fari el ĝi lanternon por haloveno.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • R. W. Robinson, D. S. Decker-Walters: Cucurbits. CAB International, Wallingford 1997, ISBN 0-85199-133-5, S. 71-83.
  • Office of International Affairs (Hrsg.): Lost Crops of the Incas: Little-Known Plants of the Andes with Promise for Worldwide Cultivation. National Academy Press 1989, S. 204. ISBN 0-309-07461-4 (online)

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Gigantkukurbo: Brief Summary ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

Gigantkukurbo aŭ laŭ NPIV potirono (Cucurbita maxima) estas kultivata plantspecio el la familio de la kukurbacoj (Cucurbitaceae). Ĝi liveras la plej grandajn fruktojn de la planta regno.

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO