dcsimg

Promeropedoj ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Promeropedoj (Promeropidae) estas malgranda familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj kun nur unu genro Promeropo (Promerops) kaj du specioj, ambaŭ limigitaj tute al suda Afriko, same kiel la Ketopedoj (Chaetipidae).

Promeropedoj estas specialistaj nektaro-manĝantoj, sed ankaŭ manĝas insektojn.

Laŭ siaj ĝenerala aperaĵo kaj kondutoj ili similas al Nektariniedoj (Nectariniidae), sed eble estas pli proksime parencaj al la aŭstralia Melifagedoj (Meliphagiidae). Ili havas brunecan plumaron, longan subenkurbigitan bekon, tipan por paseroformaj nektarmanĝantoj, kaj longajn vostoplumojn.

Oni ofte povas vidi ilin sur la floroj de la Proteo-arbustoj, karakterizaj por la pejzaĝo de la sudafrikaj altaĵoj.

Ili metas du ovojn en neston sur forko de arbobranĉo.

Genro kaj specioj

La specio Promerops gurneyi troviĝas de Zambio suden, escepte de la ekstrema sudo de Sudafriko.

La specio Promerops cafer troviĝas en la Kap-provincoj de Sudafriko. Antaŭe iuj konsideris ĝin unu specio kun Promerops gurneyi.

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Promeropedoj: Brief Summary ( Esperanto )