Theobroma cacao (esperante: kakaoarbo) estas arbo en la familio de malvacoj.
Oni preparas per ĝiaj semoj (la kakaofaboj) kakaopulvoron kaj ĉokoladon[1].
Ĝi estas malgranda arbo, kiu altas de 5 ĝis 8 m. Ĝi povas produkti fruktojn post kvar jarojn kaj vivi kvin-dek jarojn.[2] Ĝiaj floroj kreskas senpere sur la trunko aŭ branĉoj. Ĝiaj fruktoj estas kapsuloj pinte ovoidaj, lignecŝelaj, kies 5 kameroj enhavas semojn po pluraj[1].
La origino de ĉi tiu specio estas probable la Amazona regiono (supra baseno de la Amazona Rivero) kaj inkludas landojn kiel Kolombio, Ekvatoro, Peruo, Bolivio kaj Brazilo, specife kie naskiĝas la Napo, Putumajo kaj Kaketao, flankriveroj de la Amazono[3][4]. Ĉi tiu regiono estas tiu, kie okazas la plej granda variado de la specioj. Ĝi disvastiĝis de Sudameriko al Meksiko, sed oni ne scias ĉu ĝia disvastiĝo okazis nature aŭ kun helpo de homoj. Restas mistero, kiel ĝi atingis Centr-Amerikon, kie ĝi estis kultivita dum almenaŭ 3 000 jaroj. En Meksiko ĝi kultiviĝas en varmaj kaj tre humidaj regionoj de Tabasko al Ĉiapaso. Ĝi estis enkondukita al la afrika kontinento, kiu nuntempe respondecas pri 60% de la tutmonda produktado[4].
Theobroma cacao (esperante: kakaoarbo) estas arbo en la familio de malvacoj.
Oni preparas per ĝiaj semoj (la kakaofaboj) kakaopulvoron kaj ĉokoladon.