La Malgranda korvo (Corvus bennetti) estas mezgranda tutnigra birdospecio membro de la familio de Korvedoj aŭ korvoj kaj de la genro Corvus.
Ĝi estas indiĝena de Aŭstralio kaj tre simila al la Toresa korako pro la blankaj bazoj de la plumoj de kolo kaj kapo (videblaj nur se vento blovas) sed iom pli malgranda (42–48 cm longa) kaj kun proporcie pli malgranda beko. Ĝ havas la saman blankan irison kiu distingas la speciojn de Aŭstralio el la aliaj de la genro Corvus escepte kelkajn speciojn de insuloj de la nordo de Aŭstralio, kaj unu el Eŭrazio, la Monedo (Corvus monedula). Kiel la Aŭstralia korako, tiu specio kutime havas bluan ringon ĉirkaŭ la pupilon kaj foje ankaŭ alian ĉirkaŭ la ekstera bordo de la blanka iriso.
La teritorio estas ĉe okcidenta kaj centra Aŭstralio, ofte loĝante tre sekajn, ĉedezertajn areojn. Ĝi oftas etajn kamparurbetojn kaj kultivejojn, kie ties aroj rememoras la eŭropan frugilegon.
La manĝo estas prenita el surgrunde kaj inkludas insektojn, cerealojn, kaj aliajn semojn. Ĝi estas malpli kadavromanĝanto ol la aliaj specioj de Aŭstralio.
Ĝi kutime nestumas en etaj, izolitaj kolonioj, kie konstruas nestojn el bastonetoj kovritaj el koto (la ununura aŭstralia specio kiu faras tion).
Ties voĉo estas "nark-nark-nark-nark". Ili havas ankaŭ pli tipan korvecan "kah-kah-kah".
La Malgranda korvo (Corvus bennetti) estas mezgranda tutnigra birdospecio membro de la familio de Korvedoj aŭ korvoj kaj de la genro Corvus.