dcsimg

Blankapuga kanario ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Blankapuga kanario (Serinus leucopygius) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Ĝi troviĝas en granda parto de Centra Afriko el Sahelo suden al Golfo de Gvineo kaj orienten al Orienta Afriko, nome en Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, Eritreo, Etiopio, Gambio, Ganao, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalio, Sudano, Togolando, Ugando (kaj kiel enmetita specio en Usono ?). Ties natura habitato estas seka savano.

Temas pri grizbruna kanario kun blankaj markoj en brusto kaj ĉefe en pugo, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie leucopygius estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “blanka” kaj “pugo”. Supraj partoj estas pli malhelbrunaj kaj flugilplumoj nigrecaj kun helaj bordoj. Beko kaj kruroj estas rozflavecaj.

Referencoj

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Blankapuga kanario: Brief Summary ( Esperanto )