La Hudsona paruo aŭ Boreala paruo (Poecile hudsonicus, iam Parus hudsonicus) estas eta paseroforma birdo de la familio Paruedoj.
Plenkreskuloj estas 12.5–14.5 cm longaj kun pezo de 7–12.4 g. Ili havas grizbrunajn suprajn partojn kun brunaj krono (ĝis la okulo) kaj nuko kaj grizecajn flugilojn kaj voston; la vizaĝo estas ĉefe blanka sub la okulo kaj kungrizaj malantaŭaj flankoj. La subaj partoj estas blankaj kun ruĝecbrunaj flankoj kaj tre nigra kaj markita gorĝo. Ili havas mallongan malhelan bekon, mallongajn flugilojn kaj longan noĉoforman voston.
Ĝi estas disvastigata en la reprodukta biotopo de arbaroj de koniferoj en Kanado, Alasko kaj la nordaj bordoj de Usono. Ili nestumas en arbotruo; la paro elfosas la neston, uzante naturan kavaĵon aŭ foje malnovan neston de pego. La paro restas kune la tutan jaron kaj povas pariĝi porvive.
Ili estas konstantaj loĝantaj birdoj, sed foje moviĝas suden vintre. Ili ofte manĝas kun miksitaj aroj kiuj inkludas aliajn etajn birdojn vintre.
Tiuj nearktisaj birdoj manĝas sur koniferaj branĉoj aŭ serĉas en arboŝelo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj semojn. Ili stokas manĝaĵojn por posta uzado.
La alvoko estas raŭka cik-a-dii-dii, varianto de la alvoko kiu nomigas angle la paruojn kiel “chickadees”.
Iam ĝi estis lokita en la genro Parus kun plej parto de aliaj paruoj, sed analizoj de DNA kaj de morfologio sugestas, ke separi Poecile pli akurate kongruas kun la rilatro inter tiuj birdoj (Gill et al., 2005). La American Ornithologists' Union traktis Poecile kiel distinga genro de iu tempo. La nomo de la genro Poecile estas ofte traktata kiel ina (kun finaĵoj por specioj kiaj hudsonica); tamen tion ne specifis la origina genraŭtoro Johann Jakob Kaup, kaj laŭ ICZN la nomo de la genro estu vira kun finaĵoj kiaj hudsonicus (del Hoyo et al. 2007).