dcsimg

Pulsatilo ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Pulsatilo (Pulsatilla el ranunkolacoj) estas genro de plurjaraj herboj kun plume entranĉitaj folioj, unuopaj floroj kun brilkoloraj sepaloj sed sen petaloj. La fruktoj havas longan, vilan stiluson, tiel ke la fruktaro formas harokovritan kapon. Pluraj specioj estas ŝatataj, ĝardene kultivitaj ornamplantoj. La familio entenas ĉirkaŭ 30 speciojn.

La pulsatilo kreskas en Nord-Ameriko kaj Eŭrazio.

La genron oni foje metas sub la genro anemono kiel subgenro Pulsatilla. Ĝi estas la ŝata floro de la usona ŝato Sud-Dakoto kaj la provinca floro de la kanada provinco Manitobo.

 src=
Pulsatilo (ankaŭ nomata "paska floro")...
 src=
...dum paska dimanĉo 2009 en Mannheim (Germanio)


licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO