dcsimg
Imagem de Boletus reticulatus Schaeff. 1774
Life » » Fungi » » Basidiomycota » » Boletaceae »

Boletus reticulatus Schaeff. 1774

Somera boleto ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Somera boleto (Boletus reticulatus) estas fungo el la manĝeblaj fungoj.

Ĝi havas helan aŭ helbrunan koloron, la ĉapelo estas komenca globforma, sed platiĝante ĝi povas akiri la 40 cm.

La pora produkta tavolo troviĝas sub la ĉapelo, kiu havas – june – blanketan, pli poste verdflavan, fine olivverdan koloron. Tiu tavolo estas facile deigebla el la ĉapelo.

La trunketo estas blanketa, helbruna, diversforma de la cilindra al la ventra. Grava karakterizaĵo de la specio estas la retecaj desegnoj surtrunkete.

La fungokarno estas komence malmola, sed pli poste ĝi moliĝas. Distranĉante, la karno restas blanka, ne bluiĝas. Ĝi estas bongusta (la venenaj radika kaj vulpa boletoj estas amaraj).

Ĝi kreskas en Mez-Eŭropo de junio ĝis oktobro, sur acidetaj teroj en falfoliaj kaj pingfoliaj arbaroj. Ĝi kreskas senescepte en arbaro, ĉar ĝi estas mikoriza fungo.

Se oni kuiras ĝin, oni devas forigi la verdan, spongecan produktan tavolon de la maljunaj ekzempleroj, ĉar tio igas la manĝaĵon muka.

Simile bongustaj estas la parencaj bongusta boleto, bronza boleto, satanboleto.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO