Mangostano (Garcinia mangostana) estas speco de daŭrafoliaj arboj (garcinio) kun fruktoj (beroj) el Sud-Orienta Azio kun elipsaj, ledecaj folioj kaj oranĝograndaj, malhele ruĝaj, manĝeblaj beroj, kies gusto estas inter tiu de persiko kaj de vinbero.
Mangostano estas 25 m alta, ĉiamverda, malrapide kreskanta arbo kun piramideca krono kaj malhelbruna ĝis nigra, skvama ŝelo. La interna parto de la basto enhavas laktosukon. La branĉoj ĉiam kreskas de la akseloj de vidalvidaj folioj, tiel ke la arbo estas simetrie disbranĉiĝanta. La folioj estas 9-25 x 4,5-13 cm larĝaj, ovalaj, entjerrandaj kaj punktaj. La abo ĝenerale nur post 15 jaroj ekportas fruktojn du-trifoje jare.
La specio nature aperas en Sud-Orienta Azio kaj estas kultivita en humidaj regionoj de Barato ĝis Aŭstralio. Oni ĝin trovas pli kaj pli en tropika Afriko kaj en la Amerika kontinento.
Mangostano estas bero kun diametro de 3-8 cm. Ĝi havas dikan, ledecan, glatan ŝelon, kiu estas purpura aŭ violkolora kiam ĝi estas plene mura. Sub la ŝelo troviĝas krono de kvar ĝis ok dikaj, dolĉaj, sukaj kaj neĝoblankaj ariloj. Tiuj ĉi ariloj estas dolĉamaraj laŭ gusto; ili pensigas al liĉio. La arilojn de matura frukto oni manĝas nekuirite. Mangostano rapide ŝimiĝas ene; tial ĝi estas mallonge konservebla.