Ordinara leŭkanto aŭ Ordinara leŭkantemo (Leucanthemum vulgare, sin. L. ircutianum) estas specio el la genro Leŭkantemo el la familio de la Asteracoj (Asteraceae).[1] Ĝi formas kun pluraj similaj specioj la specian grupon Leucanthemum vulgare.
La Ordinara leŭkantemo estas multjara herba planto, kiu kreskas de 30 ĝis 60 cm. Ĝia eĝa tigo estas vertikala kaj plej ofte disbranĉita. La spatelformaj folioj estas alterne starantaj. La malsupraj folioj estas ofte malfajne dentaj, la supraj malpli.
La foliaro estas tipa kapitula. Ili havas diametron de kvar ĝis ses cm kaj disigas velkante malagrablan odoron. La lanceta involukro estas plej ofte kalva kaj kun nigre bruna rando. La foliaro povas esti nomata ankaŭ pseŭdantio. La kompleta kapitulo servas por logi insektojn, kiuj polenigas la floraron. La langetfloroj estas blankaj kaj la tubetfloroj orflavaj kaj fekundaj. La blankaj langetfloroj larĝas 6 mm. La planto floras de majo al septembro. La planto ricevas dekripajn aĥenojn, kiuj longas ĉ. 4 mm.
La kromosomnombro de Leucanthemum vulgare estas 2n = 18, de la (Leucanthemum ircutianum) estas 2n = 36.
Ordinara leŭkantemo estas multjara hemikriptofito kun profundaj radikoj, kiu povas kreski kiel razenon.
La ordinara leŭkantemo ne estas venena, sed preskaŭ ĉiu plantparto povas kaŭzi kontaktalergiojn ĉe la haŭto.
La ordinara leŭkantemo kreskas en tuta Eŭropo.
La planto preferas nitrogenmalriĉajn, sunajn ĝis duonombrajn, freŝajn razenojn.
Leŭkantemoj estas ŝatataj ornamplantoj.
Ordinara leŭkanto aŭ Ordinara leŭkantemo (Leucanthemum vulgare, sin. L. ircutianum) estas specio el la genro Leŭkantemo el la familio de la Asteracoj (Asteraceae). Ĝi formas kun pluraj similaj specioj la specian grupon Leucanthemum vulgare.