Akra ranunkolo (Ranunculus acris L., 1753) estas herba planto, specio de ranunkolo el familio Ranunkolacoj.
Tigo: ĝi estas haroza (kun kuŝantaj haroj) aŭ ne, kun sulkoj.
Folioj: baze ili havas po 3 aŭ 5 lobojn lancformajn, profunde fenditajn.
Infloresko: Unuflanka cumo, helicforma; sensulka pedunklo.
Floroj: 2 ĝis 3 cm larĝaj; sepaloj sterniĝantaj, petaloj flavaj; floras de majo ĝis oktobro.
Frukto: akeno, kun mallonga beko; toksa, povas kaŭzi morton.
Reproduktado: hermafrodita, polenado per insektoj.
Ofta en Eŭropo kaj Rusio (Siberio).
Herbejoj, erikejoj kaj vojbordoj.
Planto plej bone "naturigita" en Ameriko.
Akra ranunkolo (Ranunculus acris L., 1753) estas herba planto, specio de ranunkolo el familio Ranunkolacoj.