La Okulvitreca kormorano aŭ Palasa kormorano (Phalacrocorax perspicillatus[1]) estas formortinta birdospecio de la familio de kormoranoj nome marbirdoj kiu loĝis en Bering-insulo kaj eble ĉe aliaj lokoj en la Komandorski-insularo kaj najbara marbordo de Kamĉatko.[2] Ĝi estas la plej granda specio de kormorano konata kiel ekzistinta.
Tiu specio estis unuafoje identigita de Georg Steller en 1741 dum la katastrofa dua ekspedicio de Vitus Bering al Kamĉatko. Li priskribis la birdon kiel granda, mallerta kaj preskaŭ nefluga – kvankam ĝi estis pli probable malpreta flugi ol fizike malkapabla – kaj verkis "ili pezis 12–14 funtojn, kaj tiele ununura birdo sufiĉas por tri malsataj homoj." Kvankam kormoranoj estas kutime konsiderataj malbongustaj, Steller diras, ke tiu birdo bongustegas, partikulare kiam ĝi estis kuirita laŭ la sistemo de la indiĝenaj Kamĉadaloj, kiuj enmetis la tutan birdon en argilo, enterigis ĝin kaj bakis ĝin en varma truo.[3]
Krom la fakto ke ili manĝis fiŝojn, apenaŭ neniom oni scias pri tiu birdo. La populacio rapide malpliiĝis post vizitantoj al la areo ekkolektis la birdojn kiel manĝo kaj por la plumoj, kaj ties informoj pri profita balenokomerco kaj grandaj populacioj de Arkta vulpo kaj aliaj animaloj kun valoraj haŭtaĵoj kondukis al amasa alveno de balenĉasistoj kaj haŭtokomercistoj al la regiono; la lastaj birdoj ŝajne vivis ĉirkaŭ 1850 ĉe insuleto Rokaĵo Arij (en rusa Арий Камень)[4]), ĉe la nordokcidenta pinto de la Beringa Insulo.
Supozata prahistoria registro el Amĉitko, Alasko (Siegel-Causey et al., 1991), estas bazata sur misidentigo de restoj de Dukresta kormorano (Olson, 2005).
La Okulvitreca kormorano aŭ Palasa kormorano (Phalacrocorax perspicillatus) estas formortinta birdospecio de la familio de kormoranoj nome marbirdoj kiu loĝis en Bering-insulo kaj eble ĉe aliaj lokoj en la Komandorski-insularo kaj najbara marbordo de Kamĉatko. Ĝi estas la plej granda specio de kormorano konata kiel ekzistinta.