La Glanpego (Melanerpes formicivorus) estas mezgranda melanerpo, tio estas birdo de la familio de Pegedoj, kiu loĝas el sudokcidenta Usono kaj ĝis Centrameriko.
Temas pri pego 21 cm longa kun mezaveraĝa pezo de 85 g. Plenkreskuloj havas nigrajn kapon, dorson, supran bruston, flugilojn kaj voston kaj blankajn frunton, gorĝon, ventron kaj pugon. La okuloj estas blankaj kaj la beko estas nigra. La plenkreska masklo havas ruĝan kronon, kiu komencas ĉe la blanka frunto, dum inoj havas nigran areon inter la frunto kaj la krono, tio estas ili havas nur duonkronon ruĝan. Ĉiukaze la blankaj fruntoj kaj larĝa gorĝo, ĉirkaŭitaj de nigraj areoj, estas klare distingilaj identigmakuloj.
La reprodukta habitato estas arbaraj areoj kun kverkoj de la montetoj de la marborda Kalifornio kaj aliaj areoj de sudokcidenta Usono suden tra Meksiko kaj Centrameriko ĝis nordokcidenta Kolombio. Tiu specio povas loĝi altaĵojn en la nordo de sia teritorio, sed rare sub 1000m en Centrameriko, kaj ĝi reproduktiĝas ĝis la lignolimo. La reprodukta paro elfosas neston en granda kavaĵo en morta arbo aŭ morta parto de arbo. Grupo de plenkreskuloj povas partopreni en la nest-agado: kampostudoj montris, ke la reproduktaj grupoj ampleksas el monogamaj paroj al reprodukta kolektivo de ĝis 7 maskloj kaj 3 inoj, plus ĝis 10 nereproduktantaj helpantoj ĉe reproduktado. Oni trovis idojn de multobla patreco.[1]
La Glanpego estas viglaj proviz-stokistoj. Reproduktantaj grupoj stokas glanojn kaj kreas glanujon traborante truojn en morta arbo aŭ morta branĉo de vivanta arbo, kaj ŝtopante glanojn en ili. La glanoj estas videblaj, kaj la grupo defendos la arbon kontraŭ eventualaj glanoŝtelistoj. Tiu rimarkinda kaj distinga kutimo nomigas la specion kiel Glanpego.
La glanoj reprezentas signifan parton de ties dieto; ili manĝas ankaŭ insektojn, elplukante ilin el la arboŝelo (kiel aliaj pegedoj) aŭ kaptante ilin dumfluge, kaj krome frukton, semojn kaj foje arboŝevon.
Tiu birdospecio estas konstanta loĝanto tra sia teritorio. Ili povas translokiĝi al alia areo, se ne estas facile disponeblaj glanoj. Ĝi estas nemigranta kaj tre sociebla.
Estas agnoskitaj la jenaj subspecioj:
La Glanpego (Melanerpes formicivorus) estas mezgranda melanerpo, tio estas birdo de la familio de Pegedoj, kiu loĝas el sudokcidenta Usono kaj ĝis Centrameriko.