dcsimg

Ardezdorsa mevo ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Ardezdorsa mevoKamĉatka mevo, (Larus schistisagus), estas granda blankokapa mevo tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Disvastiĝo

Tiu specio reproduktiĝas en la okcidenta marbordo de Alasko sed multe disiĝas de tie dum la nereprodukta sezono. Oni supozas, ke ĉeestas Nordan Amerikon kaj la orientan marbordon de Azio. Ĝi estas simila laŭ aspekto al la Okcidenta mevo kaj al la Blugriza mevo. Alia ebla nomo estus Pacifika mevo, sed pli precize ĝi taŭgas por sudhemisfera specio, nome Larus pacificus.

Aspekto

La Ardezdorsa mevo estas tre granda mevo (68,5 cm longa). Ĝi havas blankajn kapon, ventron kaj voston kun ardezgrizaj dorso kaj flugiloj kun blanka larĝa malantaŭa bordo. La flugiloj kaj dorso estas iomete pli malhela ol tiuj de la Okcidenta mevo. La subflugiloj montras perlofadenan bildon ĉe siaj bordoj. La okuloj estas flavaj. La kruroj estas rozkoloraj kaj mallongaj kompare kun aliaj similaj mevoj kaj la korpo ŝajnas pli fortika. La beko estas flava kun ruĝoranĝa antaŭfina makuleto. Nematuruloj estas brunaj simile al tiuj de la Nigramantela mevo, sed pli palaj.

Kiel aliaj mevoj, la Ardezdorsa mevo predas kaj ankaŭ manĝas restaĵojn.

Referencoj

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO

Ardezdorsa mevo: Brief Summary ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Ardezdorsa mevo aŭ Kamĉatka mevo, (Larus schistisagus), estas granda blankokapa mevo tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO