Papagedoj aŭ Psitakedoj (latine Psittacidae) estas unu el tri familioj de veraj papagoj. Ĝi konsistas je du subfamilioj: Psittacinae (papagoj de Malnova mondo aŭ afrotropisaj papagoj) kun ĉ. 10 specioj kaj Arinae (papagoj de Nova mondo aŭ neotropisaj papagoj) kun 157 specioj plus kelkaj specioj, kiuj formortis dum la lastaj kelkaj jarcentoj.[1][2] La familio enhavas kelkajn plej popularajn birdajn speciojn, inter aliaj la blu-flavan araon el la Novmondaj papagoj kaj la grizan papagon el la Malnovmondaj.
La familio Psittacidae estis unue enkondukita kun nomo Psittacea far franca multfakulo Constantine Samuel Rafinesque en 1815.[3][4] La plej nova taksonomio surbaze molekulaj esploroj agnoskas parencecon de triboj Psittacini (Malnovmonda) kaj Arini (Novmonda) el subfamilio Psittacinae.[5] Do la triboj estis ŝanĝitaj al subfamilioj, laŭorde Psittacinae kaj Arinae. Subfamilio Loriinae kaj aliaj triboj de Psittacinae estis eligitaj el Psittacidae kaj nun formas aliajn familiojn en superfamilio Psittacoidea de ĉiuj veraj papagoj.[6]
Papagedoj aŭ Psitakedoj (latine Psittacidae) estas unu el tri familioj de veraj papagoj. Ĝi konsistas je du subfamilioj: Psittacinae (papagoj de Malnova mondo aŭ afrotropisaj papagoj) kun ĉ. 10 specioj kaj Arinae (papagoj de Nova mondo aŭ neotropisaj papagoj) kun 157 specioj plus kelkaj specioj, kiuj formortis dum la lastaj kelkaj jarcentoj. La familio enhavas kelkajn plej popularajn birdajn speciojn, inter aliaj la blu-flavan araon el la Novmondaj papagoj kaj la grizan papagon el la Malnovmondaj.