dcsimg

Angiloformaj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Angiloformaj estas malgranda ordo de aktinopterigaj fiŝoj, kiu konsistas el kvar subordoj, nome Anguilloidei, Congroidei, Synaphobranchoidei kaj Protanguilloidei, 20 familioj, inter kiuj Angiledoj, 111 genroj, kaj ĉirkaŭ 800 specioj. Angiloj faras konsiderindan disvolvigon el la frua larva stadio al la fina plenkreska stadio, kaj plej estas predantoj.

La termino "angilo" estas uzata ankaŭ por kelkaj aliaj angil-formaj fiŝoj, kiel la elektrangiloj (genro Electrophorus), ŝpinilangiloj (familio Mastacembeledoj, Mastacembelidae), kaj marprofundaj ŝpinilangiloj (familio Notakantedoj, Notacanthidae). Tiuj aliaj kladoj, tamen, evoluigis siajn angilecajn formojn sendepende el la veraj angiloj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO