lotusaj floroj – latine nelumbo - estas la sola genro de la planta familio de nelumbonacoj, kiu apartenas al la ordo de protealoj. La genro havas du speciojn:
Krom tio en la ne-biologia, literatura aŭ ankaŭ mitologia lingvouzo ankoraŭ la plantoj de la genro nimfeo, aparte la specio nila nimfeo, kaj krome iuj fabelaj, mitologiaj plantoj ne biologie difinitaj nomiĝas per la vorto "lotuso".
Apartaĵo de la lotusaj folioj estas, ke ili estas akvorezistaj, do ke akvaj gutoj kvazaŭ perloj forglitas de ili. Pro tio la folioj ĉiam restas puraj, kaj ne povas kreski fungoj aŭ aliaj damaĝaj organismoj sur ili – tiun econ oni nomas "lotusa efiko".
La hinda lotuso nuntempe laŭ Joseph Gärtner estas faklingve latine nomata nelumbo nucifera. Pli fruaj uzitaj sinonimoj laŭ aliaj botanikistoj estas Nelumbo caspica (Eichw.), Nelumbo komarovii (Grossh.), Nelumbo speciosum (Willd.), Nymphaea nelumbo (L.).
La amerika lotuso nuntempe laŭ Carl Ludwig Willdenow faklingve latine nomata nelumbo lutea. Pli fruaj uzitaj sinonimoj laŭ aliaj botanikistoj estas nelumbo nucifera subsp. lutea kaj ankaŭ Nelumbo pentapetala (Willd.), Nymphaea pentapetala (Walter).
Ĝia eco malakcepti malpuron tradicie igis la planton en grandaj partoj de Azio esti simbolo por pureco, fideleco, kreemo kaj spirita lumigo. La simbolo troveblas kaj en hinduismo kaj en budhismo. Kiel simbolo de pureco la formo de la lotusa floro ankaŭ alpreniĝis de la bahaanoj: La unua Bahaa domo de adorado en Barato, preĝejo por la anoj de ĉiuj religioj, havas la formon de lotusfloro. Aparte plurfaceta la simbolismo estas en Ĉinio: pro samsoneco en la ĉina lingvo la vortoj por "amo" kaj "harmonia geedzeco" ligiĝas kun "lotuso", kaj la floro tial rigardiĝas simbolo de bona geedzeco. Aparte la "ruĝa lotusa floro" krome estas simbolo de vagino. En la taoismo la floro estas atributo de la taoisma senmortulino He Xiangu.
Krom esti dekora planto, la floro ankaŭ servas kiel legomo: la ameloriĉaj rizomoj en Koreio mariniĝas en sojsaŭco kaj akompanas ĉefajn manĝaĵojn. En Ĉinio kaj Vjetnamo ili ankaŭ manĝiĝas kiel salato. La kernoj el la frukto en Vjetnamio ankaŭ sole manĝetiĝas vespere – oni atribuas al ili milde trankviligan efikon.
}
lotusaj floroj – latine nelumbo - estas la sola genro de la planta familio de nelumbonacoj, kiu apartenas al la ordo de protealoj. La genro havas du speciojn:
nelumbo lutea (amerika lotuso) kaj nelumbo nucifera (hinda lotuso).Krom tio en la ne-biologia, literatura aŭ ankaŭ mitologia lingvouzo ankoraŭ la plantoj de la genro nimfeo, aparte la specio nila nimfeo, kaj krome iuj fabelaj, mitologiaj plantoj ne biologie difinitaj nomiĝas per la vorto "lotuso".
Apartaĵo de la lotusaj folioj estas, ke ili estas akvorezistaj, do ke akvaj gutoj kvazaŭ perloj forglitas de ili. Pro tio la folioj ĉiam restas puraj, kaj ne povas kreski fungoj aŭ aliaj damaĝaj organismoj sur ili – tiun econ oni nomas "lotusa efiko".
Lotusaj folioj dum pluvo.La hinda lotuso nuntempe laŭ Joseph Gärtner estas faklingve latine nomata nelumbo nucifera. Pli fruaj uzitaj sinonimoj laŭ aliaj botanikistoj estas Nelumbo caspica (Eichw.), Nelumbo komarovii (Grossh.), Nelumbo speciosum (Willd.), Nymphaea nelumbo (L.).