Gliredoj (Gliridae) estas familio de ronĝuloj (Rodentia). Fama specio estas gliro (Glis glis, sin. Myoxus glis).
Pri la scienca nomo de la familio estas iom da konfuzo, ĉar aparte en la anglosaksa literaturo estas uzata la sinonimo Myoxidae. Tio baziĝas sur la nomigo de la gliro, kies genro Glis ofte ankaŭ estis nomita per Myoxus. Wilson & Reeder argumentis, la genronomo Glis estus aperinta en verko kun nebinominala nomenklaturo kaj tial nevalida. Multaj aŭtoritataj verkoj aliĝis siatempe al ĉi tiu opinio. En la jaro 1998 ICZN finigis ĉi tiun kverelon per arbitracio. En la kazo 1894 ĝi klarigis Glis kiel la validan nomon. Sekve estas ankaŭ Gliridae la korekta familia nomo. La uzo de Myoxus kaj Myoxidae estas tial finfine malaprobita.
(N.B.: † signas formortinta genro aŭ specio)
Gliredoj (Gliridae) estas familio de ronĝuloj (Rodentia). Fama specio estas gliro (Glis glis, sin. Myoxus glis).