dcsimg

Bankiva koko ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Bankiva kokoRuĝa koko (latine Gallus gallus) estas tropika birdo de la familio de Fazanedoj, verŝajne la praulo de la ĉiea moderna koko. Dum oni supozis, ke la hejmigita koko estis posteulo de la Bankiva koko, ĵusa pristudoj fare de Eriksson et al. sugestas eblan hibridadon kun la Griza koko.[2] La bankiva koko estis bredata en kaptiveco unue almenaŭ antaŭ kelkaj miloj da jaroj en Azio, kaj la hejmigita formo estis uzata tra la tuta mondo kiel tre produktiva manĝofonto kaj por viando kaj por ovoj. Oni specife produktis precizajn rasojn tiucele.

Teritorio

Ĝi vivas sovaĝe en Sudorienta Azio. La teritorio de la vera specio etendas el nordorienta Barato (kie la pura specio estis preskaŭ certe miksita kruce kun hejmigitaj bredorasoj) orienten tra suda Ĉinio kaj suben al Malajzio, Filipinoj kaj Indonezio. La Bankiva koko estis enmetita en kelkaj de la insuloj de Havajo, sed tiuj estas sovaĝigitaj posteuloj de hejmigitaj kokoj. Ili povas troviĝi ankaŭ en Kristnaskinsulo kaj Marianoj.

Oni distingas kvin subspeciojn:

Aspekto

Masklo kaj femalo montras tre fortan ekzemplon de seksa dimorfismo. Maskloj estas multe pli grandaj; ili havas grandajn karnecajn ruĝajn bridojn kaj krestojn en kapo kaj longajn, brilor- kaj bronzkolorajn plumojn formante "ŝalon" aŭ "mantelon" super la dorso de la birdo el la kolo al la suba dorso. La vosto estas komponita el longaj, arkoformaj plumoj kiuj dekomence ŝajnas nigraj sed sub bona lumo briletas per blua, purpura kaj verda. La plumaro de la ino estas tipa de tiu familio de birdoj ĉar estas kamufla bruneca ĉar nur ŝi respondecas pri kovado, kaj de ovoj kaj de idoj. Ŝi ankaŭ ne havas karnecajn bridojn aŭ kreston surkape.

Dum pariĝado, la maskloj anoncas sian eston per la tre bone konata krialvoko "kekerekekEE". Tio utilas kaj por allogi eventualajn partnerinojn kaj por konsciigi aliajn masklojn en la areo pri la risko lukti kontraŭ reprodukta konkuranto. La suba kruro ĉe la piedo havas longan spronon por ĝuste tiu celo. La alvoka strukturo estas kompleksa kaj ili havas distingajn alarmalvokojn por aeraj kaj grundaj predantoj al kiuj aliaj reagas akurate.[3][4]

Kutimaro

Maskloj faras manĝorilatan ceremonion nome 'manĝetadi', plenumita pri la fakto trovi manĝon dum apudo de ino.[5] Tiu ceremonio estas komponita el konvinkado, klukecalvokoj kaj rimarkinda kapoklinado dum tremblomovo de kapo kaj kolo. Dum la ceremonio, la masklo ripete pluketas kaj faligas manĝerojn per sia beko. La ceremonio kutime finas kiam la kokino prenas la manĝeron el la grundo aŭ rekte el la maskla beko kaj estas asocia kun seksumado kaj pli da ebloj de idaro.[6]

Kutimaro, ne morfologio, estas la plej bona indikilo de patreco. Specife kutimoj rilate al dominado kaj al signalado estas gravaj, kaj la plej bona indikilo estas la indico je kiuj maskloj produktas kontraŭpredantajn alarmalvokojn.[7] Tio sugestas, ke la maskla alarmalvoko estas formo de investo al partnero, pliiĝanta la survivadon de liaj idoj.[8]

Ili estas ĉiomanĝantaj kaj manĝas insektojn, semojn kaj fruktojn inklude tiujn kultivatajn kiel tiuj de la oleopalmo.[9]

Flugo en tiuj birdoj estas preskaŭ limigita al atingo de ripozejo krepuske en arboj aŭ aliaj altaj sekurejoj for de surgrundaj predantoj, kaj por evito el tuja danĝero dumtage.

 src=
Ilustraĵo de masklo kaj ino de Bankiva koko

Ĵusaj studoj sugestas, ke la genetika integreco de tiu specio tra sia natura teritorio ŝajne pruvas, ke la pura formo estas tre rara kaj povus esti formortinta kaj reprezentata en naturo nur de birdoj kun diversaj gradoj de kruciĝo kun dresitaj selektitaj bredorasoj de la specio.

Hibridiĝo

La aliaj tri membroj de la genro — nome Srilanka koko (Gallus lafayetii), Griza koko (Gallus sonneratii), kaj Verda koko (Gallus varius) — ne produktas fruktodonajn hibridojn kun la Bankiva koko, sugestante, ke ĝi estas la ununura praulo de la hejma koko. Tamen ĵusaj studoj montris la foreston de la geno de la flava haŭto en la natura Ruĝa koko trovita en hejmaj kokoj, kio sugestas hibrididadon kun la Griza koko dum la malsovaĝigo de la specio.[2] Kulture grava hibrido inter la Ruĝa koko kaj la Verda koko en Indonezio estas konata kiel Bekisar.

Genetika poluado kaj minaco de formorto

Purebredita Ruĝa koko ŝajne fruntas danĝeran minacon de formorto pro genetika poluado kiu okazas ĉe arbarbordoj kie estas komune hejmaj kokoj bredataj en bordaj vilaĝoj kaj urboj.[10][11][12][13][14][15][16][17][18][19][20]

Plia legado

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Bankiva koko: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Bankiva koko aŭ Ruĝa koko (latine Gallus gallus) estas tropika birdo de la familio de Fazanedoj, verŝajne la praulo de la ĉiea moderna koko. Dum oni supozis, ke la hejmigita koko estis posteulo de la Bankiva koko, ĵusa pristudoj fare de Eriksson et al. sugestas eblan hibridadon kun la Griza koko. La bankiva koko estis bredata en kaptiveco unue almenaŭ antaŭ kelkaj miloj da jaroj en Azio, kaj la hejmigita formo estis uzata tra la tuta mondo kiel tre produktiva manĝofonto kaj por viando kaj por ovoj. Oni specife produktis precizajn rasojn tiucele.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO