La malpigialoj (Malpighiales) estas granda ordo de angiospermoj. En ĉi tiu diversmembra ordo estas plantoj tiel supraĵe malsimilaj kiel violoj kaj salikoj, pasifrukto kaj manglo, ruĝa eŭforbio kaj lino.
En la sistemo de Cronquist la familioj nun listigitaj inter la malpigialoj aperis inter diversaj ordoj, kiuj ne ĉiuj apartenis al la rozedoj. La plej notindaj el ĉi tiuj estis la poligalaloj, violaloj, tealoj, linaloj, kaj eŭforbialoj. La familio de malpigiacoj mem aperis en la poligalaloj, ordo ankoraŭ rekonata de la ITIS.
En APGIII tia ordo enhavas tiajn familiojn :