dcsimg

Melera anaso ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Melera anaso (Anas melleri) estas specio de birdo el la grupo de la plaŭdanasoj kaj de ties tipa genro Anas. Ĝi estas endemia de orienta Madagaskaro. Kvankam populacio setlis en Maŭricio meze de la 18a jarcento, tiu estas formortonta pro habitatoperdo kaj konkurenco kun naturiĝintaj hejmanasoj.[1] La specia nomo de tiu specio estas laŭ la botanikisto Charles James Meller, kaj ties genra nomo estas el antikva greka por anaso.

Aspekto

 src=
Ambaŭ seksoj similas; notu mankon de superokulo.
 src=
Notu speguleton.

La Melera anaso similas al granda ino de Platbeka anaso. Ĝi estas 55–65 cm longa, averaĝe iome pli granda ol Platbeka anaso kaj estas el la plej grandaj en la genro Anas.[2] Tamen, male al plej parencoj el la grupo de la Platbeka anaso, tiuj ne havas superokulon. La plumoj de la speguleto estas verdaj kiel ĉe kelkaj el ties parencoj, sed malkiel ĉe tiuj, ĝi estas bordata je blanko sube kiel ĉe la Platbeka anaso. Ties korpo estas malhebruna kun mallarĝaj pli palaj bordoj ĉe la plumoj de la supraj partoj kaj pli larĝaj bordoj ĉe la subaj partoj. Ties beko estas palgriza, kun malhelaj makuloj baze, kaj estas pli granda ol normale. Ties piedoj kaj kruroj estas oranĝecaj.[3]

Kutimaro

La Melera anaso reproduktiĝas ŝajne dum plej parto de la jaro escepte majo-junio en Madagaskaro, depende de la lokaj kondiĉoj; la Maŭricia populacio estis registrita kiel reproduktanta en oktobro kaj novembro. Malkiel plej parto de ties plej proksimaj parencoj — kun la escepto de la Nigra anaso —, ili estas tre teritoriemaj dum la reprodukta sezono; plie, paroj restas pariĝinte ĝis kiam la junuloj sendependiĝas.[1]

Konservado

Tiu specio estas listata kiel endanĝerita specio fare de la IUCN Ruĝa Listo. La humidejoj de la Lago Alaotra, kie historie troviĝis la plej grandaj nombroj de tiuj birdoj, suferis pro habitatodetruo grandskale en la lasta duono de la 20a jarcento, kaj la populacioj de lokaj akvobirdoj draste malpliiĝis. La Madagaskara brunkapa anaso estis remalkovrata en 2006, kvankam ne jam en la areo de la Lago Alaotra.[1]

La konservado de tiu specio estis dumlonge malhelpata pro ties — tute erara, vidu sube— malatento kiel varianto de la Platbeka anaso kiu ne meritis specialan intereson.[1] Pro sia senkolora plumaro kaj teritoriema kutimaro, tiu specio ne estis tre populara inter birdobredantoj, kvankam ĝi reproduktiĝas facile en kaptiveco kiel plej parto de anasoj se estas sufiĉe da spaco kaj oni havigas bonkvalitan habitaton. Kvankam estas kaptivbreda programo (parto de European Endangered Species Programme), tiu specio ne estas tre ofte tenata en bestoĝardenoj; ĝi povas esti vidata plej ofte en Eŭropo, ekzemple en la zooj de Kolonjo, Edinburgo, Ĵersejo, kaj Zuriko.

Rilatoj

Pro la ŝajna simileco de la Melera anaso kun la ino de la Platneka anaso, ĝi estis komune klasata ĉe tiu specio. Baze sur informoj de preskaŭperfortaj hibridoj laŭ nenaturaj kondiĉoj[4], oni eĉ proponis ĝin kiel nur simpla kolormorfo de la Platbeka anaso[5].

Nune, ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej distingeblaj specioj en la grupo de la Platbeka anaso, baze sur komparoj per kutimaro[6] kaj DNA.[1][7] Ĝiaj plej proksimaj parencoj estas ŝajne la Flavbeka anaso, alia frua diverĝo el la klado de la Platbeka anaso, en kiu tiuj specioj kaj la Nigra anaso estas bazaj, sed la precizaj rilataroj de la Melera anaso kaj de la Flavbeka anaso kun tiu specio estas sufiĉe malklaraj.[1][6] (La datoj en tiuj studoj estas probable tro ĵusaj el fosilioj de Platbeka anaso el la komenca Pleistoceno kaj la necerta metodologio uzata por ĉirkaŭkalkulo.)

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Young kaj Rhymer, 1998
  2. http://www.arkive.org/mellers-duck/anas-melleri/
  3. Madge kaj Burn, 1988, p. 217
  4. Lorenz, 1941
  5. Johnsgard, 1965
  6. 6,0 6,1 Young, 1999
  7. Johnson kaj Sorenson, 1999

Cititaj verkoj

  • BirdLife International (2006). Anas melleri. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Mapo kaj kriterioj kial tiu specio estas endanĝerita.
  • Johnsgard, P. A. (1965) Handbook of waterfowl behaviour. Cornell University Press, Ithaca, New York. ISBN 0-8014-0207-7
  • Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999) "Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence," Auk, 116(3): 792–805. PDF plena teksto
  • (1941) “Vergleichende Bewegungsstudien an Anatinen”, Journal für Ornithologie 89 (Supplement), p. 194–294.
  • Madge, Steve. (1988) Waterfowl: an Identification Guide to the Ducks, Geese, and Swans of the World. Boston: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-46727-6.
  • Young, H. Glyn (1999) "Comparative study of the courtship displays of Meller's Duck Anas melleri, Yellowbilled Duck A. undulata and Northern Mallard A. platyrhynchos," Ostrich 70:117-122.
  • Young, H. Glyn & Rhymer, Judith M. (1998) "Meller's duck: A threatened species receives recognition at last," Biodiversity and Conservation 7:1313-1323. COI:10.1023/A:1008843815676

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Melera anaso: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Melera anaso (Anas melleri) estas specio de birdo el la grupo de la plaŭdanasoj kaj de ties tipa genro Anas. Ĝi estas endemia de orienta Madagaskaro. Kvankam populacio setlis en Maŭricio meze de la 18a jarcento, tiu estas formortonta pro habitatoperdo kaj konkurenco kun naturiĝintaj hejmanasoj. La specia nomo de tiu specio estas laŭ la botanikisto Charles James Meller, kaj ties genra nomo estas el antikva greka por anaso.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO