La blua akonito (Aconitum napellus) aŭ blua kaskofloro estas plantospecio de la genro Akonito (Aconitum) en la familio de la Ranunkolacoj (Ranunculaceae). Plia esperanto-nomo estas laŭ la scienca nomo napela akonito.
La blua kaskofloro estas tradicia ornama kaj medicina planto. Ĉiuj partoj estas forte venenaj. Jam du gramoj de la radiko estas mortiga.[1]
Blua akonito estis ofte uzata veneno por murdi aŭ por venenigi sagopintojn.[2]
La planto donas medicinan efikon en du formoj:
La ĉefaj efikantoj estas:
Pliaj efikantoj estas:
Resumo el la monografio de komisio pri Fitoterapio[3]:
Riskoj de Aconitum napellus: pro la malalta terapeŭta indekso, do la malgranda diferenco inter la dezirata terapeŭta kaj la maldezirata veneniga efiko, vivdanĝeraj riskoj ne eviteblas, nome: parestezioj, vomado, vertigo, muskolaj kramfoj, hipotermio, bradikardio, perturbo de la kora ritmo kaj centra spirlamigado. Pro tiaj efikoj hodiaǔ la planto ne plu estas uzata en medicino.[4]
Nur en la homeopatio la planto estas ankoraŭ uzata terapeǔte kontraǔ inflamoj kaj nervaj malsanoj.[5]
En la tradicia ĉina medicino oni faras el diversaj akonito-specioj, precipe el Aconitum carmichaelii, preparaĵojn kontraǔ malvarmumo, reǔmatismo, nervaj doloroj, edemoj kaj disenterio.[6]
La blua akonito (Aconitum napellus) aŭ blua kaskofloro estas plantospecio de la genro Akonito (Aconitum) en la familio de la Ranunkolacoj (Ranunculaceae). Plia esperanto-nomo estas laŭ la scienca nomo napela akonito.
La blua kaskofloro estas tradicia ornama kaj medicina planto. Ĉiuj partoj estas forte venenaj. Jam du gramoj de la radiko estas mortiga.
Akonito, habito kaj floraroj. Fotita ĉe Sellajoch, Dolomitoj Aconitum napellus, fruktoj kaj semoj