La Pagodosturno aŭ Pagoda minao (Sturnia pagodarum[1]) estas membro de la familio de sturnedoj. Ĝi estas kremoranĝecbruna birdo kun nigra krono kaj ioma kresto. Ili estas kutime vidataj laŭ paroj aŭ etaj aroj en amlfermaj habitatoj de la ebenaĵoj de Suda Azio.
Tiu minao estas kremoranĝecbruna birdo kun nigra krono kaj ioma al nuko pendanta kresto. La beko estas flava kun tre blua bazo. La iriso estas palblua kaj estas malgranda malhelblueca makulo de nuda haŭtaĵo ĉirkaŭ la okulo. La eksteraj vostoplumoj havas blankon, la flugiloj estas helgrizecaj kaj la nigraj unuarangaj flugilplumoj ne havas blankajn makulojn. Maskla plenkreskulo havas pli elstaran kreston ol la ino kaj havas ankaŭ pli longajn kolplumojn. Junuloj estas pli senkoloraj kaj la krono estas pli bruna.[2]
La kialo de la specinomo en Esperanto kaj en la latina scienca nomo pagodarum rilatas supozeble al la kutima ĉeesto de tiu specio sur konstruaĵoj kaj temploj (pagodoj) en suda Barato.[3]
Ili estas loĝantaj birdoj en Nepalo kaj Barato, vintra vizitanto en Srilanko kaj somera vizitanto en partoj de okcidenta kaj nordorienta Himalajoj. Ili havas muzikajn alvokonotojn kiuj konsistas el longa serio de trenitaj notoj kiuj finas abrupte.[2] Kvankam ĉefe estas vidata en ebenaĵoj estas kelkaj vidaĵoj el super 3000 m ĉefe el Ladako.[4]
Tiu paserino tipe troviĝas en seka arbaro, arbusta ĝangalo kaj kultivejoj kaj troviĝas ofte ĉe homa setlejo. Ili preferas ĉefe areojn ĉu inonditajn ĉu marĉajn.[2]
Kiel plej parto de sturnedoj, ankaŭ la Pagodosturno estas ĉiomanĝanta, kaj manĝas fruktojn kaj insektojn. Ili manĝas eĉ fruktojn de Thevetia peruviana kiuj estas veneaj al multaj vertebruloj.[5]
Ili konstruas sian neston en arbotruoj aŭ artefaritaj kavaĵoj.[2][6] La nesto estas kovrata el herbo, plumoj kaj tolaĵeroj. La normalo ovodemetado estas de 3-4 ovoj kiuj estas palbluecverdaj. La idoj eloviĝas post ĉirkaŭ 12 al 14 tagoj.[3][7]
Sturnaj genroj estas polifiletikaj ĉe la redifino de la genrolimoj. Tiu specio estis tradicie lokita en la genroj Sturnus kaj Temenuchus, sed studo de 2008 fidinde lokis ĝin en la genro Sturnia (Zuccon et al. 2008).[1]
kun nestomaterialo ĉe lago Pocharam, Andra-Pradeŝo, Barato.
kun nestomaterialo ĉe lago Pocharam, Andra-Pradeŝo, Barato.
Memmontrado ĉe Hodal en Faridabado, distrikto de Harjano, Barato.
Desupra vidaĵo ĉe Hodal en Faridabado, distrikto de Harjano, Barato.
Plumaranĝado ĉe Hodal en Faridabado, distrikto de Harjano, Barato.
ĉe Hodal en Faridabado, distrikto de Harjano, Barato.
ĉe Hodal en Faridabado, distrikto de Harjano, Barato.
Ĉe Hodal en Faridabado, distrikto de Harjano, Barato.
La Pagodosturno aŭ Pagoda minao (Sturnia pagodarum) estas membro de la familio de sturnedoj. Ĝi estas kremoranĝecbruna birdo kun nigra krono kaj ioma kresto. Ili estas kutime vidataj laŭ paroj aŭ etaj aroj en amlfermaj habitatoj de la ebenaĵoj de Suda Azio.