dcsimg

Mugimakia muŝkaptulo ( есперанто )

добавил wikipedia EO

La Mugimakia muŝkaptulo (Ficedula mugimaki) estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj indiĝena de orienta Azio.

La nomo "mugimaki" devenas el la japana kaj signifas "tritikosemisto".[1] Tiu birdo estas konata ankaŭ kiel la Ruĝgorĝa muŝkaptulo.

Ĝi estas 13 al 13.5 cm longa. Ĝi havas vibrantan alvokon kaj ofte aerfrapas per siaj flugiloj kaj vosto. Maskla plenkreskulo havas nigrecajn suprajn partojn kun mallonga blanka superokula strio malantaŭ la okulo, blankan flugilmakulon, blankajn bordojn de flugilplumoj kaj blankon ĉe la bazo de la eksteraj vostoplumoj. La brusto kaj gorĝo estas ruĝoranĝaj dum la ventro kaj subvostaj kovriloj estas blankaj. La ino estas grizbruna supre kun paloranĝabrunaj brusto kaj gorĝo. Ŝi ne havas blankon en vosto, havas unu aŭ du palajn flugilstriojn pli ol la blanka makulo kaj havas superokulan strion kiu estas ne tre markata aŭ eĉ nevidebla. Junaj maskloj estas similaj al inoj sed havas briloranĝan bruston, blankon en vosto kaj pli videblan superokulan strion.

Ili reproduktiĝas en orienta Siberio kaj nordorienta Ĉinio. Migrantaj birdoj trapasas orientan Ĉinion, Koreion kaj Japanion printempe kaj aŭtune. Tiu specio vintrumas en Sudorienta Azio, atingante okcidentan Indonezion kaj Filipinojn. Estas ununura informo pri vaganta birdo en Alasko; ĉe insulo Ŝemja en 1985.[2] Iu birdo ĉe Humberside, Anglio en 1991 ne estis akceptata en kategorio A, tio estas de natura birdo, sed enmetita en kategorion D, tio estas plej verŝajne de kaptiva deveno. Ties statuso eble estos reviziita future kiel pruvo esti natura birdo rilate ekzempleron de Bruna muŝkaptulo ĉeeste en Orienta Yorkshire ĉar ambaŭ specioj havas similajn distribuojn.[3]

La ĉefa habitato estas arbaroj, ĉefe je pli altaj lokoj. Ili troviĝas ankaŭ en parkoj kaj ĝardenoj dum migrado. Ili kutime ĉeestas ĉu sole ĉu en malgrandaj grupoj, manĝantaj preterflugantajn insektojn en la kanopeo.

Referencoj

  • Kennedy, Robert S.; Gonzales, Pedro C.; Dickinson, Edward C.; Miranda, Hector C. & Fisher, Timothy H. (2000) A Guide to the Birds of the Philippines, Oxford University Press, Oxford.
  • MacKinnon, John Ramsay, Phillipps, Karen & He, Fen-qi (2000): A Field Guide to the Birds of China. Oxford University Press. ISBN 0-19-854940-7
  • Robson, Craig (2002): A guide to the birds of Southeast Asia: Thailand, Peninsular Malaysia, Singapore, Myanmar, Laos, Vietnam, Cambodia. New Holland, London. ISBN 1-85368-313-2
  1. Glossary of Bird Species in Chinese, Japanese, and Vietnamese: Muscicapinae Konsultita 23/07/07.
  2. West, George C. (2002): A Birder's Guide to Alaska. American Birding Association. ISBN 1-878788-19-1
  3. British Ornithologists' Union Record Committee: 27th Report (October 2000). Konsultita 23/07/07.

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO

Mugimakia muŝkaptulo: Brief Summary ( есперанто )

добавил wikipedia EO

La Mugimakia muŝkaptulo (Ficedula mugimaki) estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj indiĝena de orienta Azio.

La nomo "mugimaki" devenas el la japana kaj signifas "tritikosemisto". Tiu birdo estas konata ankaŭ kiel la Ruĝgorĝa muŝkaptulo.

Ĝi estas 13 al 13.5 cm longa. Ĝi havas vibrantan alvokon kaj ofte aerfrapas per siaj flugiloj kaj vosto. Maskla plenkreskulo havas nigrecajn suprajn partojn kun mallonga blanka superokula strio malantaŭ la okulo, blankan flugilmakulon, blankajn bordojn de flugilplumoj kaj blankon ĉe la bazo de la eksteraj vostoplumoj. La brusto kaj gorĝo estas ruĝoranĝaj dum la ventro kaj subvostaj kovriloj estas blankaj. La ino estas grizbruna supre kun paloranĝabrunaj brusto kaj gorĝo. Ŝi ne havas blankon en vosto, havas unu aŭ du palajn flugilstriojn pli ol la blanka makulo kaj havas superokulan strion kiu estas ne tre markata aŭ eĉ nevidebla. Junaj maskloj estas similaj al inoj sed havas briloranĝan bruston, blankon en vosto kaj pli videblan superokulan strion.

Ili reproduktiĝas en orienta Siberio kaj nordorienta Ĉinio. Migrantaj birdoj trapasas orientan Ĉinion, Koreion kaj Japanion printempe kaj aŭtune. Tiu specio vintrumas en Sudorienta Azio, atingante okcidentan Indonezion kaj Filipinojn. Estas ununura informo pri vaganta birdo en Alasko; ĉe insulo Ŝemja en 1985. Iu birdo ĉe Humberside, Anglio en 1991 ne estis akceptata en kategorio A, tio estas de natura birdo, sed enmetita en kategorion D, tio estas plej verŝajne de kaptiva deveno. Ties statuso eble estos reviziita future kiel pruvo esti natura birdo rilate ekzempleron de Bruna muŝkaptulo ĉeeste en Orienta Yorkshire ĉar ambaŭ specioj havas similajn distribuojn.