La kornusacoj entenas 100 speciojn en 12 genroj, el kiuj la plej konata estas la kornuso. Ili estas arboj aŭ arbedoj, nur malofte lianoj, moltigaj plantoj. La ofte simplaj folioj sidas kontraŭe. La plimulto de la specioj vivas en Nord-Ameriko kaj en Azio sub la kontinenta klimato. La infloresko estas ŝajnombrelo, kapeto, paniklo. La floroj estas etaj 4-5 partaj kun kaliko, korolo. La stamenoj staras en unu rondo. Frukto estas drupo aŭ malofte bero.
Antaŭe oni ankaŭ metis inter la kornusacoj la aŭkubon (Aucuba), kvankam oni nun ĝin lokigas inter la gariacoj.
Aŭkubo: orient-azia dioika, daurafolia arbedo kun verdaj, forkece disbranĉiĝantaj branĉoj popare kontaraŭsidantaj, brilglataj ledecaj, dentrandaj folioj. La floroj estas ne okulfrapaj, ofte brunpurpuraj. La frukto estas skarlataj aŭ ruĝkoloraj beroj. Pluraj specioj ĝardene aŭ pote kulturataj.