dcsimg

Imperiansero ( Esperanto )

tarjonnut wikipedia EO

La Imperiansero aŭ pli longe kaj malfacile Imperiestransero (Chen canagica) estas specio de ansero. Ĝi reproduktiĝas ĉe la Beringa Maro, ĉefe en Alasko, Usono, sed ankaŭ en Kamĉatko, Rusio. Ĝi estas migranta, kaj vintras ĉefe en la Aleŭtoj.

La American Ornithologists' Union lokas tiun specion kaj la aliajn du “blankajn anserojn” de Nordameriko en la genron Chen, pli ol en la pli tradicia genro de "grizaj anseroj" nome Anser.

Aspekto

 src=
Rara kapo makula je oranĝa
 src=
Fluganta ansero kun oranĝeca kapo
 src=
Kovanta ansero
 src=
Anser canagicus - MHNT

Tiu ansero (66 al 89 cm longa) havas fortikan grizan korpon, kun skvameca plumaro milde strieca per tre fajna nigrablanka strieco, pli malferma en dorso kaj pli densa en subaj partoj, kaj tre blanka kapo kaj malantaŭa kolo, ofte nuance al oranĝa pro ferriĉaj akvoj. Malkiel ĉe la blua morfo de la Neĝansero, la blanka koloro ne etendas al la antaŭa kolo, sed tiu montras tre klare limigitan nigrecan areon el la mentono tra la tuta antaŭa kolo, kiu nuancas al brusta strieco. La vosto estas blanka kaj kontrasta kun la ĝenerala griza korpo. La beko estas rozkolora en la supra makzelo kun helblua nuanco ĉebaze ĉe la vaksaĵo kaj malhela ĉe pinto (post antaŭfina blankaĵo) kaj en la suba makzelo. La piedoj kaj la kruroj estas tre oranĝecflavaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj havas la kapon de sama koloro kiel la korpon.

Kutimaro

Tiu specio estas multe malpli gregema ol plej anseroj, kutime loĝanta en familiaj grupoj. Ili reproduktiĝas en marborda tundro; la ino demetas 3–7 ovojn en surgrunda nesto.

Reproduktantaj birdoj plumoŝanĝas ĉe la reproduktaj kolonioj, sed nereproduktuloj moviĝas al la insulo Sankta Laŭrenco por plumoŝanĝi antaŭ la ĉefa migrado al la rokecaj marbordoj de la vintrejoj.

La manĝo de tiu ansero estas tipe komponita el marbordaj herboj kaj aliaj marbordaj plantoj. Tiele ties marborda prefero estas tialo ke tiu specio rare miksiĝas kun la aliaj anseroj. Tiu specio havas populacion ĉirkaŭkalkulata je 150,000 individuoj; kvankam ĝi ne estas aktuale konsiderata kiel minacata, ĝi estas ĉefe vundebla pro la klimatŝanĝo kaj pro eventuala katastrofo pro naftoverŝo en sia limigita teritorio.

Referencoj

lisenssi
cc-by-sa-3.0
tekijänoikeus
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
alkuperäinen
käy lähteessä
kumppanisivusto
wikipedia EO

Imperiansero: Brief Summary ( Esperanto )

tarjonnut wikipedia EO

La Imperiansero aŭ pli longe kaj malfacile Imperiestransero (Chen canagica) estas specio de ansero. Ĝi reproduktiĝas ĉe la Beringa Maro, ĉefe en Alasko, Usono, sed ankaŭ en Kamĉatko, Rusio. Ĝi estas migranta, kaj vintras ĉefe en la Aleŭtoj.

La American Ornithologists' Union lokas tiun specion kaj la aliajn du “blankajn anserojn” de Nordameriko en la genron Chen, pli ol en la pli tradicia genro de "grizaj anseroj" nome Anser.

lisenssi
cc-by-sa-3.0
tekijänoikeus
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
alkuperäinen
käy lähteessä
kumppanisivusto
wikipedia EO