dcsimg

Asparagacoj ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO
Kiel legi la taksonomion
Asparagacoj habito de la legomasparago aŭ ĝardena asparago (Asparagus officinalis)
habito de la legomasparago aŭ ĝardena asparago (Asparagus officinalis)
Biologia klasado Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: unukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Asparagacoj Asparagaceae
Asparago
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La familio de la Asparagacoj (Asparagaceae) apartenas al la ordo de la Asparagaloj (Asparagales) ene de la Unukotiledonaj plantoj. Ĝi troviĝas mondvaste. La plej konara nutraĵplanto estas la legomasparago aŭ ĝardenasparago (Asparagus officinalis). El la suko de la agavoj estas farata tekilo aŭ agavbrando. Kelkaj specioj estas ornamplantoj en parkoj, ĝardenoj kaj domoj.

Priskribo

Asparagacoj estas multjaraj herbaj aŭ lignaj plantoj: arbustojlianoj. Multaj specioj havas reduktitajn foliojn kaj la tigoj transprenas la taskon de fotosintezo. La plujaraj herbaj specioj havas rizomojn kiel rezervorganoj. Se estas folioj, tiam ili sidas alternantaj kaj estas simplaj, paralelnervuraj kaj glatrandaj. Ofte la folioj estas skvamformaj kaj haŭtaj. Stipuloj mankas.

La floroj staras unuope sur tre diversmaniere konstruitaj infloreskoj. La malgrandaj, trinombraj floroj estas duseksaj aŭ unuseksaj. Se la floroj estas unuseksaj la plantoj povas esti aŭ monoikaj aŭ dioikaj apartseksaj. La ses involukroj estas samaj kaj verdaj, blankaj aŭ flavaj. La plantoj havas du cirkloj de po tri stamenoj. Ili estas inter si liberaj sed kunkreskintaj kun la bazo de la involukroj. En la duseksa kaj masklaj floroj ĉiuj stamenoj estas fekundaj. La inaj floroj havas staminodiojn kaj nektariojn. Tri karpeloj estis kunkreskintaj al epigina ovario. La pistilo havas maksimume la longecon de la ovario. La plantoj formas berojn. -->

Sistematiko

La molekulgena esploroj dum la lastaj dek jaroj komdukis al tio, ke la familioj ene de la ordo de la Asparagaloj (Asparagales) komplete ŝanĝiĝis. La Asparagaloj (Asparagaceae s.l.) nun entenas la taksonoj de la iama familioj Agavaceae, Aphyllanthaceae, Hiacintacoj (Hyacinthaceae), Laxmanniaceae, Ruskacoj (Ruscaceae) kaj Themidaceae.[1] La nomo Asparagaceae estis publikigita en la jaro 1789 de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum sur paĝo 40. Tipogenro estas asparago (Asparagus L.)

Laŭ la reguloj de la Internacia Kodo de la botanika nomenklaturo (IKBN) la kelkaj familiaj nomoj de povas esti transprenataj por la novaj subfamilioj. Ekzemple la Hiacintacoj (Hyacinthaceae) ne povas fariĝi „Hyacinthoideae“ , ĉar la pli malnova nomo havas prioritaton. La nova subfamilio devas ricevi la nomon Scilloideae.]]

La familio de la Asparagacoj (Asparagaceae) nun havas seb subfamiliojn kun ĉirkaŭ 150 genroj kaj ĉirkaŭ 2500 specioj:

Literaturo kaj fontoj

 src=
ilustraĵo de la legomasparago aŭ ĝardenasparago (Asparagus officinalis)
  • Mark W. Chase, James L. Reveal, Michael F. Fay: A subfamilial classification for the expanded asparagalean families Amaryllidaceae, Asparagaceae and Xanthorrhoeaceae. In: Botanical Journal of the Linnean Society. Band 161, Nr. 2, 2009, S. 132–136, COI:10.1111/j.1095-8339.2009.00999.x.
  • Die Familie der Asparagaceae bei der APWebsite. (angla)
  • David John Mabberley: The Plant Book. A portable dictionary of the higher plants. Cambridge University Press 1987. ISBN 0-521-34060-8

Referencoj

  1. Angiosperm Phylogeny Group: An update of the Angiosperm Phylogeny Group classification for the orders and families of flowering plants: APG III. In: Botanical Journal of the Linnean Society. Band 161, Nr. 2, 2009, S. 105–121, DOI: 10.1111/j.1095-8339.2009.00996.x.
ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO

Asparagacoj: Brief Summary ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La familio de la Asparagacoj (Asparagaceae) apartenas al la ordo de la Asparagaloj (Asparagales) ene de la Unukotiledonaj plantoj. Ĝi troviĝas mondvaste. La plej konara nutraĵplanto estas la legomasparago aŭ ĝardenasparago (Asparagus officinalis). El la suko de la agavoj estas farata tekilo aŭ agavbrando. Kelkaj specioj estas ornamplantoj en parkoj, ĝardenoj kaj domoj.

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO