dcsimg
اسم غير محسوم

Sylvia leucomelaena

Araba silvio ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Araba silvioRuĝmara silvio (Sylvia leucomelaena) estas specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj.

Aspekto

Estas specio iom simila al la parenca Jemena silvio, tio estas malhelbruna supre, sed pli kontrasta inter malhelaj supraj partoj kaj blankecaj subaj partoj, krom la plej seka habitato. Ĝi estas 14–15 cm longa, kun pezo de 11-15 g, kaj enverguro de 18–20 cm. Mezgranda al granda, tre fortika kaj longvosta, kun plumaro simila kaj al la Orfeosilvio kaj al la Sardia silvio. Ĝi havas nigran kapon, tre mallarĝan blankan okulringon ĉirkaŭ tre nigra okulo, grizajn suprajn partojn, pli malhelajn en bordo de flugilplumoj kaj preskaŭ nigreca en vosto kiu ne havas blankajn bordojn malkiel aliaj silvioj, kiel la Orfeosilvio kaj la Velurkapa silvio. Ĝi mallevas ofte la voston sub la korpolinio.

Kutimoj

Ili manĝas ĉefe insektojn sed ankaŭ fruktojn se tiuj disponeblas. Ili kutime moviĝas ĉe branĉoj kaj trunkoj de akacioj kiel pegoj, foje kapalteren kaj elprenas insektojn el fendoj.

La nestoj estas 80–300 cm supergrunde, taso el tigetoj kaj folioj, ligitaj per fibroj, kovrita per pli fajna materialo. La ino demetas 2-3 ovojn kun grizaj kaj brunaj markoj. Kovado daŭras 15-16 tagojn fare de ambaŭ gepatroj sed per mallongaj vicoj de malpli da 20 minutoj.

Disvastigo

Ĝi troviĝas en arabaj landoj ambaŭflanke de la Ruĝa Maro kaj de tie devenas unu el la du nomoj de la specio, nome en Afriko en Egiptio, Eritreo, Ĝibutio, Somalio kaj Sudano kaj en Azio en Israelo, Jordanio, Omano, Saŭdarabio kaj Jemeno. Ties natura habitato estas seka savano, arbustaro kaj ĝis dezertobordoj kaj alteco de 3000 m.

Referencoj

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO

Araba silvio: Brief Summary ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Araba silvio aŭ Ruĝmara silvio (Sylvia leucomelaena) estas specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylvia aŭ silvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj.

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO