La Nigrabrida cistikolo (Cisticola nigriloris) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj kaj ties tipa genro Cistikoloj, kiuj estas malgrandaj birdoj ĉefe el Afriko, kvankam kelkaj specioj estas en Azio kaj nur unu ankaŭ en Eŭropo, nome la tre disvastigata Herbosilvio.
Ĝi troviĝas en Centrorienta Afriko nome en Malavio, Tanzanio kaj Zambio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.
La Nigrabrida cistikolo havas tre ruĝecbrunan kronon kaj helbrunecan subvizaĝon kiu nuanciĝas al blanka gorĝo, siavice separata el helgriza resto de subaj partoj. La nuko esta griza kaj la dorso brungriza same kiel la vosto. La kruroj estas ruĝecaj kaj la okuloj kaj beko nigraj. Sed la plej klara distingilo estas la tre nigraj bridoj, pli markataj ol ĉe parencaj samgenraj specioj, kaj kiuj atingas la okulojn. Tiu karaktero nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie nigriloris signifas same “de nigraj bridoj”.