La Punktoflugila falketo (Spiziapteryx circumcincta) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj. Ĝi estas monotipa en la genro Spiziapteryx. Oni ne konas subspeciojn.[1]
Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Paragvajo, kaj ĉefe en Urugvajo kaj estis nur ununura konstato en suda Brazilo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj aŭ arbustaroj.
Temas pri malgranda kaj fortika birdospecio 25-31 cm longa kun malhelgrizbruna dorso kaj kapo pli malhelgrizbruna kie estas du helaj strioj unu superokula kaj alia subokula, kio havigas la specion nekonfuzeblan aspekton, dum la subaj partoj estas blankaj kun vertikala strieco malhelgriza, kaj la ventro estas blanka. La irisoj kaj kruroj estas flavaj, dum la beko estas hokofroma kaj helgriza kun nigra pinto. Ege karaktera eco estas tre malhelbrunaj vosto kaj flugiloj tiuj kun rimarkindaj blankaj punktoj kiuj nomigas la specion.
Tiu specio estas ĉiomanĝanta, kiu manĝas insektojn, lacertojn kaj birdetojn.
Uzas abandonitajn nestojn por nestumadi.
La Punktoflugila falketo (Spiziapteryx circumcincta) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj. Ĝi estas monotipa en la genro Spiziapteryx. Oni ne konas subspeciojn.