dcsimg

Hudsona limozo ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Hudsona limozo, Limosa haemastica, estas granda vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas relative longkrura membro de la genro de limozoj.

Aspekto

Plenkreskuloj (38-48 cm longa kaj 30 gr peza) havas longajn malhelajn krurojn kaj longan (8,5 cm) oranĝ- aŭ rozkoloran bekon iome suprenkurvitan kaj malhelan ĉe pinto. Supraj partoj estas punktomakulitaj je bruno kaj subaj partoj estas avelkoloraj ĉefe dum reprodukta sezono. Ĉevizaĝe estas blanka strio super nigra okulo. La vosto estas nigra kun la fino blanka kaj la pugo estas blanka. Ili montras blankajn striojn ĉe nigraj flugiloj dumfluge.

Disvastiĝo

Ties reprodukta medio estas malproksima nordo ĉe la arbobordo de nordokcidenta Kanado kaj Alasko kaj ankaŭ ĉe la strandoj de Hudsona Golfo.

Ili migras al Suda Ameriko plej ofte laŭ la atlantika marbordo sed ankaŭ laŭ la pacifika ĝis marbordoj el suda Brazilo ĝis Fajrolando. Tiuj birdoj kuniĝas ĉe golfeto James antaŭ migrado. Se estas bona vetero, multaj birdoj faras la flugveturadon suden sen halti. Tre rara vagulo ĉe Novzelando, kie iam estis vidata.

Fine de la 20-a jarcento oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 50.000 ekzempleroj.

Kutimoj

Tiuj nearktisaj birdoj manĝas per tuŝoprobado en neprofundaj akvoj; foje eĉ per subakvigo de la kapo. Ili manĝas precipe insektojn kaj krustulojn.

Ties loĝantaro malpliiĝis fine de la 19a jarcento. Ili estas timidaj kaj formas etajn arojn. For de reprodukta sezono ili ĉeestas kotecajn estuarojn, inonditajn terkulturejojn, rizkampojn, ĉebordajn lagunojn, ne tiom ofte strandojn.

Ili nestumas surplanke en aranĝita lokiĝo ĉe marĉa zono. La ino plej ofte demetas 4 ovojn. Ambaŭ gepatroj zorgas la idojn, kiuj ekmanĝas kaj ekflugas unu monaton post eloviĝo.

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO

Hudsona limozo: Brief Summary ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Hudsona limozo, Limosa haemastica, estas granda vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas relative longkrura membro de la genro de limozoj.

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO