La sovaĝa azeno estas tre timida, fuĝas ĉe plej eta signalo de danĝero. Tamen en kazo de neceso kapablas defendi sin per hufobatoj de la malantaŭaj piedoj. La gregon kutime gvidas sperta azenino.
La azeno kapablas kruciĝi kun ĉevalo kaj produkti impotentajn hibridajn bastardojn mulo kaj hino.
En la antikva epoko estis azeno konsiderata simbolo de erotika manio (La Ora Azeno de Apulejo), nun ĝi simbolas stultecon kaj ĝia nomo eĉ servas kiel sinonimo por stultulo, "azenaĵo" por stultaĵo.
Laŭ Evangelioj, Jesuo eniris Jerusalemon sur azeno. Liaj anoj vidis en tio plenumon de profetaĵo pri la Mesio (Maŝiaĥo). Kristanoj festas tiun agon ĉe Palmodimanĉo.
En Eisenach troviĝas la Azenstacio ĉe Wartburg, ekzemplo de daŭre funkcianta servejo de azenoj en la nunaj azenmalŝatantaj, rapidaj tempoj.
Ekzistas pluraj proverboj pri azeno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]: