Kokoso (scienca nomo Cocos) esta genro en la familio arekacoj[1], el kiu estas nur unu specio de arbo (scienca nomo Cocos nucifera) nomata kokospalmo aŭ kokosujo, kiu devenas de la bordoj kaj insularoj de Pacifiko. Ĝi estas 20—30 metrojn alta, kun 6—8m longaj folioj kaj kun spadika infloresko. Ĝiaj grandaj fruktoj havas tre malmolan ŝelon. Ankaŭ la fruktoj estas nomataj "kokosoj" aŭ, por precizigi, kokosnuksoj.
La kokosnukso estas botanike drupo, peza ĉirkaŭ 1 kg, diverse utiligata. Ĝi servas por produkti oleon, el kiu oni ricevas per rafinado kokosbuteron. La korpon de la nukso oni utiligas por fari kokosraspaĵon. Oni devas distingi du likvaĵojn de kokoso, kokosakvon kaj kokoslakton. La interna kavo de la nukso enhavas dolĉan, helan sukon, kokosakvon. El la muelita kokoskarno kaj akvo (pulpo) oni faras blankan kaj grasan likvaĵon, kokoslakton.
Kokoso (scienca nomo Cocos) esta genro en la familio arekacoj, el kiu estas nur unu specio de arbo (scienca nomo Cocos nucifera) nomata kokospalmo aŭ kokosujo, kiu devenas de la bordoj kaj insularoj de Pacifiko. Ĝi estas 20—30 metrojn alta, kun 6—8m longaj folioj kaj kun spadika infloresko. Ĝiaj grandaj fruktoj havas tre malmolan ŝelon. Ankaŭ la fruktoj estas nomataj "kokosoj" aŭ, por precizigi, kokosnuksoj.