dcsimg

Fiŝomanĝa genoto ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Fiŝomanĝa genoto (Genetta piscivora, iam Osbornictis piscivora) estas karnomanĝa mamulo loĝanta en arbaroj (ĝangaloj) de la nordorienta regiono de la Demokratia Respubliko Kongo. Ties teritorio etendas el la nordorienta bordo de la Kongo al fenda baseno etenda tra orienta kaj nordorienta Kongo. Tiu estas unu el malplej konataj kaj raraj viveredoj iam vidataj en naturo. La Fiŝomanĝa genoto estas rilata al civetoj kaj poianoj. Tiu specio estis iam lokigita en sia propra genro, Osbornictis. Tamen, Osbornictis estas jam konsiderata kiel la sama genro kiel la genotoj de la genro Genetta.

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO