dcsimg

Afrika akcipitraglo ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Afrika akcipitraglo (Aquila spilogastra, Aquila spilogasterHieraaetus spilogaster, ĉar estas polemika taksonomio: vidu artikolon pri Hieraaetus) estas granda rabobirdo. Kiel ĉiuj agloj, ĝi apartenas al la familio de Akcipitredoj.

Kutimaro

La Afrika akcipitraglo reproduktiĝas en tropika subsahara Afriko. Ĝi estas birdo de arbaraj montetoj, kaj konstruas neston el bastonetoj ĉirkaŭ 1 m de diametro sur la forko de granda arbo. La ino demetas ĝenerale 1 aŭ 2 ovojn.

La Afrika akcipitraglo ĉasas malgrandajn mamulojn, reptiliojn, kaj birdojn ĝis la grando de frankolino. La alvoko estas akra kluu-kluu-kluu.

Aspekto

 src=
Plenkreskulo fluganta en Kenjo
 src=
Aquila spilogaster

La Afrika akcipitraglo estas malgranda al mezgranda aglo ĉirkaŭ 55–65 cm longa. La supraj partoj estas malhelbrunaj al nigrecaj. Ties subaj partoj estas blankecaj vertikale tre striecaj je nigro ĉefe en brusto kaj kolflankoj dum gorĝo kaj suba ventro estas pli blankaj. La subaj flugilplumoj estas blankaj kun nigra malantaŭa bordo. La subflugilaj kovriloj estas ĉefe nigraj kun blankaj punktoj. La hela vosto havas nigran finan bendon. La beko estas griza (malhele pinte), kaj irisoj kaj kruroj flavaj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas brunaj supre kaj ruĝeca koloro anstataŭas la nigrecajn subajn partojn de plenkreskuloj.

Referencoj

  • BirdLife International (2004). Hieraaetus spilogaster. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga
  • Barlow, Wacher and Disley. Birds of The Gambia. ISBN 1-873403-32-1
  • Collinson, M. Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palaearctic lists'. British Birds, vol 99 (Junio 2006), 306-323
  • Lerner, H. R. L. and D. P. Mindell. (2005) Phylogeny of eagles, Old World vultures, and other Accipitridae based on nuclear and mitochondrial DNA. Molecular Phylogenetics and Evolution (37) 327–346.
ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO

Afrika akcipitraglo: Brief Summary ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Afrika akcipitraglo (Aquila spilogastra, Aquila spilogaster aŭ Hieraaetus spilogaster, ĉar estas polemika taksonomio: vidu artikolon pri Hieraaetus) estas granda rabobirdo. Kiel ĉiuj agloj, ĝi apartenas al la familio de Akcipitredoj.

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO