dcsimg

Vito ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Vito (science Vitis) aŭ vinberujo[1] estas genro el la familio vitacoj (Vitaceae), arbusto produktanta vinberojn.

Vito estas planto kultivita ekde tre longa tempo en Eŭropo, en okcidenta Azio kaj en la nordo de Afriko, sed ekzistas ankoraŭ sovaĝaj specioj, ekzemple en la sudo de Francujo. Nuntempe vitoj kreskas sur ĉiuj kontinentoj.

 src=
La plej malnova vito de la mondo "Stara Trta" en urboparto Lent, en Maribor (Slovenio), en la jaro 2007

La plej maljuna konata vito kreskas en Maribor, Slovenujo. Oni opinias ke ĝi estas pli ol 400 jaraĝa. (vidu la apudan foton)

Priskribo

Vitoj estas grimpaj arbedoj kun ĉiroj. Iliaj palmobranĉaj folioj enhavas kvin lobojn kaj ili estas baze korformaj. La malgrandaj verdetaj floroj grupiĝas en grapolo piramidforma (tirso). Ili enhavas kvin petalojn supre unuiĝitaj. La fruktoj estas beroj.

Specioj

Vitis acerifolia
Vitis aestivalis
Vitis amurensis
Vitis arizonica
Vitis x bourquina
Vitis californica

Vitis x champinii
Vitis cinerea
Vitis x doaniana
Vitis girdiana
Vitis labrusca
Vitis x labruscana

Vitis lincecumii
Vitis monticola
Vitis mustangensis
Vitis x novae-angliae
Vitis palmata
Vitis riparia

Vitis rotundifolia
Vitis rupestris
Vitis shuttleworthii
Vitis tiliifolia
Vitis vinifera
Vitis vulpina

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Vinberujo preferindas komunlingve[1]
licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Vito: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Vito (science Vitis) aŭ vinberujo estas genro el la familio vitacoj (Vitaceae), arbusto produktanta vinberojn.

Vito estas planto kultivita ekde tre longa tempo en Eŭropo, en okcidenta Azio kaj en la nordo de Afriko, sed ekzistas ankoraŭ sovaĝaj specioj, ekzemple en la sudo de Francujo. Nuntempe vitoj kreskas sur ĉiuj kontinentoj.

 src= La plej malnova vito de la mondo "Stara Trta" en urboparto Lent, en Maribor (Slovenio), en la jaro 2007