dcsimg

Apio (genro) ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Apio (latine Apium) estas genro de la apiacoj, umbeliferacoj (UmbelliferaeApiaceae). La genro havas proksimume dudek speciojn, kiuj troviĝas mondvaste en mezvarmaj zonoj, ĉefe sur la norda hemisfero. En la tropikoj specioj troviĝas en montaroj.

La specioj de ĉi tiu genro povas esti unu, du- aŭ plurjaraj. La plantoj havas disajn, simplajn plumhavajn foliojn kaj umbelojn kun verdablankaj floroj.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO