dcsimg

Karpenofolia acero ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Karpenofolia acero (Acer carpinifolium) (japane : チドリノキ Chidorinoki "zigzaga arbo") estas acerospecio, hejma en Japanujo, en la insuloj de Honŝuo kaj Kiuŝuo, kaj Ŝikokuo, kie ĝi vegetas en duonarbaroj kaj laŭlonge de riveroj en montaraj areoj [1][2].

Okaze ĝi estas kultivita kiel ornama planto en moder-klimataj regionoj, ĉefe kiel botanika kuriozaĵo por montri la vastan gamon de folia morfologio en la genro acero, sed ankaŭ por ĝia brilanta flava aŭtuna koloro. Kaj la scienca kaj la Esperanta nomoj de tiu palearktisa specio derivas de la supraĵa simileco de ĝiaj folioj kun tiuj el la genro karpeno.

 src=
Folioj de karpenofolia acero.

Referencoj

  1. Rokko mountain chain guide of trees: Acer carpinifolium (in Japanese; google translation)
  2. Trees of Japan: Acer carpinifolium

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Karpenofolia acero: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Karpenofolia acero (Acer carpinifolium) (japane : チドリノキ Chidorinoki "zigzaga arbo") estas acerospecio, hejma en Japanujo, en la insuloj de Honŝuo kaj Kiuŝuo, kaj Ŝikokuo, kie ĝi vegetas en duonarbaroj kaj laŭlonge de riveroj en montaraj areoj .

Okaze ĝi estas kultivita kiel ornama planto en moder-klimataj regionoj, ĉefe kiel botanika kuriozaĵo por montri la vastan gamon de folia morfologio en la genro acero, sed ankaŭ por ĝia brilanta flava aŭtuna koloro. Kaj la scienca kaj la Esperanta nomoj de tiu palearktisa specio derivas de la supraĵa simileco de ĝiaj folioj kun tiuj el la genro karpeno.

 src= Folioj de karpenofolia acero.
licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO