Ciklameno (Cyclamen) estas plantgenro en la subfamilio de la Mirsinoideoj (Myrsinoideae) ene de la familio de la Primolacoj (Primulaceae). Tiu genro konsistas ĉ. 22 specioj, el kiu la plej multaj hejmiĝas en la mediteranea regiono.
Nur un specio, la eŭropa ciklameno (Cyclamen purpurascens) hejmiĝas en la Alpoj. La konata potplanto estas la ĉambra ciklameno (Cyclamen persicum) kiu hejmiĝas en Malgranda Azio, de kie ĝi venis en la 17a jarcento al Eŭropo.[1]
Priskribo
Cyclamen-specio estas multjaraj herbaj plantoj, kiuj formas bulboj kiel rezervorganoj. La tigaj folioj estas simplaj kaj ofte havas helajn desegnojn sur la supra surfaco.
Ciklamenojn havas unuopajn florojn sur tigoj, kiuj pendas malsupre. La petalo estas fleksitaj supren. Ilia koloro estas blanka, rozea, ruĝa ĝis purpura.
La kapsulfruktoj turniĝas en la grundon dum la maturiĝo. La kapsuloj malfermiĝas nur, kiam ili estas en la grundo.
folioj de Cyclamen coum – mukulita supra surfaco kaj ruĝeca malsupra surfaco
karto de la disvastigo de
Cyclamen-specioj:
1. Cyclamen balearicum,
2. Cyclamen repandum,
3. Cyclamen purpurascens,
4. Cyclamen hederifolium,
5. Cyclamen peloponnesiacum,
6. Cyclamen creticum,
7. Cyclamen graecum,
8. Cyclamen coum,
9. Cyclamen colchicum,
10. Cyclamen parviflorum,
Cyclamen abchasicum,
11. Cyclamen elegans,
12. Cyclamen alpinum,
Cyclamen intaminatum,
Cyclamen cilicium,
Cyclamen mirabile,
Cyclamen pseudibericum,
13. Cyclamen cyprium,
14. Cyclamen libanoticum,
15. Cyclamen persicum,
16. Cyclamen rohlfsianum,
17. Cyclamen africanum. Plia specio,
Cyclamen somalense, hejmiĝas en norda Somalio.
Cyclamen purpurascens, ilustraĵo
Sistematiko kaj disvastigo
La Cyclamen-specioj havas arealojn ĉirkaŭ Mediteraneo: Eŭropo, Nordafriko kaj Malgrandazio. La genro Cyclamen konsistas el ĉ. 22 specioj. Jen la subgenroj kun specioj kaj subspecioj, sinonimoj kaj hejmregiono:[2][3]
- Subgenro Corticata (O.SCHWARZ) GREY-WILSON:[3]
- subgenro Cyclamen:
-
Cyclamen africanum BOISS. & REUT.: Hejmregiono: Algerio kaj Tunezio.
-
Cyclamen colchicum (ALBOV) ALBOV: Hejmregiono Kartvelio (Kaŭkazio).
-
Cyclamen confusum (GREY-WILSON) CULHAM, JOPE &P.MOORE: Hejmregiono: okcidenta Kreto.[4]
-
Cyclamen graecum LINK: Hejmregiono Turkujo, Grekujo kaj Kipro.
-
Cyclamen graecum LINK subsp. graecum: sur la greka ĉeftero, la Kikladoj, nordokcidenta Kreto kaj la orientegeaj insuloj Lesbos ĝis Ikaria.[3]
-
Cyclamen graecum subsp. anatolicum IETSW.: Rodoso, en suda Anatolio kaj norda Kibro.[3]
-
Cyclamen graecum subsp. candicum IETSW.: nur en Kreto.[3]
-
hederfolia ciklameno (Cyclamen hederifolium AITON): Hejmregiono: Turkujo, Francujo, Albanujo, Bulgarujo, Grekujo, Italujo, Makedonio, Montenegro, Svisio kaj Serbujo.
-
ĉambra ciklameno (Cyclamen persicum MILL.): Hejmregiono Anatolio, Kibro, Israelo, Jordanio, Libano, okcidenta Sirio, Grekujo (orientaj egeaj insuloj), nordorienta Algerio kaj norda Tunezio. Ekzistas multaj kultivaroj. Ili estas ŝatataj ĉambroplantoj por malvarmetaj ĉambroj.
-
Eŭropa ciklameno (Cyclamen purpurascens MILL.): Hejmregiono: sudorienta Francujo, norda Italujo, Slovenujo, Aŭstrio, Ĉeĥujo, Germanujo, Hungarujo, Polujo, Slovakujo kaj Svisio.
-
Cyclamen rohlfsianum ASCH.: Hejmregiono: nordorienta Libio.
-
Cyclamen somalense THULIN&WARFA: Hejmregiono: norda Somalio.
- Subgenro Gyrophoebe O.SCHWARZ:
-
Cyclamen alpinum HORT. DAMMANN ex SPRENGER (sin.: Cyclamen trochopteranthum O.SCHWARZ): Hejmregiono: sudokcidenta Anatolio.
-
Cyclamen cilicicum BOISS.&HELDR.: Hejmregiono: sudokcidenta Turkujo. La specio estas kultivata.
-
Cyclamen coum MILL.: Hejmregiono: Armenujo, Aserbajĝano, Kartvelujo, Rusujo, Ukraino, orienta Bulgarujo, norda Irano, norda Israelo, norda Libano, okcidenta Sirio, Turkujo.
-
Cyclamen coum subsp. coum
-
Cyclamen coum subsp. caucasicum (K.KOCH) O.SCHWARZ (sin.: Cyclamen abchasicum (MEDW. ex KUSN.) KOLAK): Hejmregiono: nordorienta Turkujo kaj Transkaŭkazio.
-
Cyclamen ×atkinsii T.MOORE ex LEM.: Eble temas pri Cyclamen coum 'Atkinsii'. Nur konata en kulturo.
-
Cyclamen elegans BOISS.&BUHSE: Hejmregiono: Irano kaj Aserbajĝano.
-
Cyclamen intaminatum (MEIKLE) GREY-WILSON: Hejmregiono: okcidenta Turkujo.
-
Cyclamen mirabile HILDEBR.: Hejmregiono: sudokcidenta Turkujo.
-
Cyclamen parviflorum POBED.: Hejmregiono : nordorienta Turkujo.
-
Cyclamen parviflorum subsp. parviflorum
-
Cyclamen parviflorum subsp. subalpinum (GREY-WILSON) GREY-WILSON
-
Cyclamen pseudibericum HILDEBR.: Hejmregiono: Turkujo.
- subgenro Psilanthum (O.SCHWARZ) O.SCHWARZ:
Ornamplantoj
Kelkaj specioj kiel la printempe floranta ciklameno (Cyclamen coum) kaj la aŭtune floranta hederfolia ciklameno (Cyclamen hederifolium) estas vintrorezista en meza Eŭropo. Ambaŭ estas plantitaj en ombraj lokoj en ĝardenoj.[7] La plej konata ciklameno estas la kultivaroj de Cyclamen-persicum-hibridoj. Ili ne toleras froston kaj estas kultivataj kiel ĉambroplanto en malvarmetaj ejoj.
Fontoj
- Chris Yesson, Alastair Culham: A phyloclimatic study of Cyclamen. In: BMC evolutionary biology. Band 6, Nr. 72, 2006, S. 1–23,
Referencoj
-
↑ Vidu “Ciklameno" en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995. Detala priskribo de la verko: Flaŭro.
-
↑ Ciklameno en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland. (engl.)
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Christopher Grey-Wilson: Cyclamen: a guide for gardeners, horticulturists and botanists. 2. Auflage. BT Batsford, London 2002, ISBN 0-7134-8760-7.
-
↑ Brian Mathew: Genus Cyclamen in Science, Cultivation, Art and Culture. Kew Publishing, Royal Botanic Gardens, Kew 2013, ISBN 978-1-84246-472-4.
-
↑ Ŝablono:BibISBN
-
↑ James A. Compton, Alastair Culham: New combinations in Cyclamen subgenus Psilanthum. In: Cyclamen, Journal of the Cyclamen Society. Band 27, Nr. 2, 2003, S. 70–72.
-
↑ Bernd Hertle, Peter Kiermeier, Marion Nickig: Gartenblumen. Das große GU PraxisHandbuch. Gräfe und Unzer, München 2008, ISBN 978-3-8338-0704-6, 248 (Ŝablono:Google Buch).